Ekino (arkitekturo)

Ekino (el la greka ἐχῖνος, erinaco) estas cirkla elemento de la kapitelo de la kolonaj ordoj dorika, ionika kaj toskana, kiu konstituas specon de "kuseneto" sub la abako kaj sur la kolumeto.

Ekino en la Ionika ordo: 21, sub la kapitelo.

Laŭ Francisko Azorín Ekino estas Modluro, kies profilo estas parabolsimila kurbo.[1] Kaj li indikas etimologion el greka ekinos (kastano), kaj de tie la latina echinus.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 63.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti