Ekologi-sociala merkata ekonomio

Ekologi-sociala merkata ekonomioekosociala merkata ekonomio estas politika idealo, kiu kunigas la principojn de sociala merkata ekonomio kun mediprotektado kaj daŭripovo, kun aparta atento pri la efikoj de la tutmondiĝo. Ĝi celas atingi ekonomian prosperon por la tuta homaro, kreante ekvilibron inter konkurenckapabla ekonomio, sociala justeco kaj ekologia respondeco.

La baza ideo estas superi la malvantaĝojn kaj de kapitalismo (detruado de la naturmedio, koncentriĝo de la riĉaĵoj ĉe malmultaj homoj) kaj de socialismo (produktado de malpli bonkvalitaj varoj je pli altaj prezoj). Tiucele ĝi respektas merkatajn principojn, sed postulas bridi la ekonomiajn fortojn per - precipe tutmondaj - regularoj favore al daŭripovo, homaj rajtoj kaj kompenso inter riĉuloj kaj malriĉuloj.

La koncepton evoluigis la aŭstra ministro pri agrikulturo kaj posta vickanceliero Josef Riegler ekde 1987. Ĝi konatiĝis i.a. pro la iniciativo Tutmonda Marshall-Plano ekde 1992.

Eksteraj ligiloj redakti