Konsilio pri ekonomio, socio kaj medio (Francio)

Ekonomia, Sociala kaj Media Konsilio (france Conseil économique, social et environnemental aŭ CESE) estas franca konsultiĝa asembleo konsistanta el sociaj delegitoj (estraro, sindikatoj, asocioj). Se ĝia funkcio estas nur konsultiĝa, opcia aŭ deviga en leĝdona sektoro, tiu asembleo ebligas reprezentadon je nacia nivelo de profesiaj organizaĵoj kaj komunikadon inter la diversaj ekonomiaktoroj. Ĝia sidejo estas en palaco Jeno en la 16-a arondismento de Parizo.

Konsilio pri ekonomio, socio kaj medio
emblemo
EPCA
Komenco 1946 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Palais d'Iéna
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Luc Machard • Annie Podeur • Valéry Molet • Christian Dors • Patrice Corbin vd
Ĉefestro(j) Thierry Beaudet • Patrick Bernasconi • Jean-Paul Delevoye • Léon Jouhaux • Émile Roche • Gabriel Ventejol • Jean Mattéoli • Jacques Dermagne vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Q87713484
vdr

Tiu socia-profesia reprezentado, kiu estas je nacia nivelo, ekzistas ankaŭ je regiona nivelo per simila konsultiĝa asembleo, la « Regiona Ekonomia kaj Sociala Konsilio » (france Conseil économique et social régional aŭ CESR). Ekzistas ankaŭ Eŭropa Ekonomia kaj Sociala Komitato (france Comité économique et social européen aŭ CESE) je eŭropunia nivelo.

Historio redakti

Nacia Ekonomia Konsilio (france Conseil national économique) estis kreita en 1924 de registarestro (france Président du Conseil) Édouard Herriot. Ĝi konsistis el 47 membroj kaj sidis en alo de Palais-Royal. Ĝia ekzisto, origine per dekreto, estis definitivigita per leĝo en 1936. Tiu institucio estis poste forigita de Reĝimo de Vichy.

En 1946, Ekonomia Konsilio estis starigita per Konstitucio de la Kvara Respubliko. Ĝiaj 146 membroj estis komisiitaj ekzameni projektojn kaj proponojn de leĝo. Charles de Gaulle, siaflanke, deziris, en sia parolado de Bayeux en 1946, kaj poste en referendumo pri senatreformo kaj malcentralizo en 1969, fandiĝon de Senato kun Konsilio. Tiu propono ne sukcesis.

En 1958, Konstitucio de la Kvina Respubliko konservis la konsilion renomante ĝin « Ekonomia kaj Sociala Konsilio » (france Conseil économique et social). Tiu ĉi eksidis en palaco Jeno. Fine konstitucia leĝo de la 23-a de julio 2008 aldonis kompetentecon pri medio, kaj ebligas peton per peticio[1].

Konsisto redakti

La nombro de membroj estas fiksita je 233 ; de konstitucia leĝo de la 23-a de julio 2008, tiu nombro estas la maksimuma nombro fiksita en la konstitucio[C 1].

La membroj de Ekonomia, Sociala kaj Media Konsilio estas elektitaj[LO 1] por kvin jaroj sed ne pli ol dufoje sinsekve tiel :

Membroj de Ekonomia, Sociala kaj Media Konsilio[LO 1],[2]
Kvalito Membroj elektitaj de
140 membroj el ekonomia vivo kaj socia dialogo
69 delegitoj de salajruloj CFDT: 17 ; CFTC: 6 ; CGT: 17 ; FO: 17 ; CFE CGC: 7 ; UNSA: 3 ; FSU: 1 ; USS: 1
27 delegitoj de industriaj, komercaj kaj servaj entreprenoj MEDEF, CGPME, ACFCI 27 por la tuto
20 delegitoj de agrikulturistoj kaj agraj aktivecoj APCA: 7 ; FNSEA: 9 ; Jeunes agriculteurs: 2 ; Confédération paysanne: 1 ; "Coordination rurale-action nationale": 1
10 delegitoj de metiistoj APCMA: 5 ; UPA, Confédération nationale de l'artisanat, des métiers et des services, Confédération de l'artisanat et des petites entreprises du bâtiment, Confédération générale de l'alimentation en détail (section artisanale) 5 por la tuto
4 delegitoj de liberalaj profesioj UNAPL 3 klun delegito el ĉiu el la sekvantaj kategorioj : sanprofesiuloj, jurprofesioj, alaij liberalaj profesioj ; CNPL 1[3]
10 elstaruloj elektitaj pro ilia sperto en ekonomia sektoro, el kiuj du el publikaj entreprenoj kaj unu delegito por la franca ekonomia aktiveco eksterlande Nomumitaj per dekreto en konsilio de ministroj laŭ raporto de la ĉefministro.
60 membroj rilataj al socia kaj teritoria kunrilateco kaj al asocia vivo
8 delegitoj de neagrikultura mutualisma, kooperativa kaj solidara ekonomio FNMF: 3 ; "Confédération générale des sociétés coopératives ouvrières de production": 2 ; FNCC: 2 ; 1 delegito por solidara ekonomio, nomumita de la ministro komisiita pri solidara ekonomio
4 delegitoj de agrikulturaj mutualismo kaj kooperativoj de produktado kaj transformo "Fédération nationale de la mutualité agricole": 2; Coop de France: 2
10 delegitoj de familiaj asocioj UNAF: 6; 4 delegitoj de familiaj movadoj rajtigitaj de UNAF
8 delegitoj de la asocia vivo kaj de fondusoj 7 delegitoj de asocioj kaj fondusoj nomumitaj de la ministro komisiita pri asocia vivo el kiuj 3 laŭ propono de "Haut Conseil à la vie associative" ; Fondation de France: 1
11 delegitoj de socialaj kaj ekonomiaj aktivecoj de transmaraj departementoj kaj regionoj, de transmaraj kolektivumoj kaj de Nov-Kaledonio Nomumitaj per dekreto laŭ raporto de ministro komisiita pri transmaro post konsulto de lokaj plej reprezentaj profesiaj organizaĵoj
4 delegitoj de junuloj kaj studentoj 2 delegitoj de organisations syndicales d’étudiants les plus représentatives, nomumitaj de ministro komisiita pri supera instruado ; 2 delegitoj de junuloj nomumitaj de ministro komisiita pri junularo.
15 elstaruloj elektitaj pro sia sperto en sociala, kultura, sporta aŭ scienca sektoro, en sektoro de sociala loĝado aŭ pro ilia agado profite al handikapuloj aŭ pensiuloj Nomumitaj per dekreto en konsilio d eministroj laŭ raporto de la ĉefministro.
33 membroj rilataj al naturprotektado kaj medio
18 delegitoj de asocioj kaj fondusoj agantaj en la sektoro de naturprotektado kaj medio France nature environnement: 6 ; Fondation pour la Nature et l'Homme: 2 ; Ligue pour la protection des oiseaux: 2 ; Les Amis de la Terre - France: 1 ; Humanité et Biodiversité: 1 ; Réseau Action Climat: 1 ; Surfrider Foundation Europe: 1[4] ; "Fédération nationale des chasseurs": 2 ; "Fédération nationale de la pêche et de la protection du milieu aquatique": 2
15 delegitoj elektitaj pro sia kompetenteco pri medio kaj daŭriva evoluigo, el kiuj almenaŭ tri estroj de entreprenoj kun signifika aktiveco en tiu sektoro Noimumitaj per dekreto en konsilio de ministroj laŭ raporto de la ĉefministro.

Estraro kaj prezidanto redakti

 
Jean-Paul Delevoye estas prezidanto de Ekonomia, Sociala kaj Media Konsilio de la 17-a de novembro 2010.

La asembleo de Ekonomia, Sociala kaj Media Konsilio elektas ĝian estraron. Tiu ĉi konsistas el prezidanto kaj dek ok membroj[LO 2].

Jen la sinsekvaj prezidantoj :

Rolo redakti

 
Duoncirkla sidejo de Ekonomia, Sociala kaj Media Konsilio en palais d'Iéna.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Franca konstitucio de 1958.

Opinio pri leĝprojektoj redakti

La Ekonomia, Sociala kaj Media Konsilio, petita de la registaro, diras sian opinion pri projektoj de leĝo, edikto aŭ dekreto kaj pri leĝproponoj, kiam petita[C 2]. Ĝia opinio estas deviga por la projektoj de planleĝo kaj de programleĝo kun ekonomia, sociala aŭ media aspekto.

Memsubmeto redakti

La Konsilio povas, laŭ propra inciciato, atentigi registaron kaj Parlamenton pri reformoj, kiuj ŝajnas necesaj al ĝi[LO 3].

Buĝeto redakti

En la projekto pri financa leĝo de 2012, la kreditoj por la Konsilio altas je 37 473 575 eŭroj[6].

La Konsilio laborigas 145 plentempajn ŝtatoficistojn. Al kiuj aldoniĝas 17 fakuloj laŭ privata kontrakto[7].

En aŭgusto 2013, senatano Jean-Louis Masson deponis en Senato konstitucian leĝproponon proponanta nuligon de la konsilio (france CESE). Li klarigis ke tiu " institucia organizaĵo neniam pruvis sian efikecon", kaj ke dorigo de la konsilio , " havus du tujajn avantaĝojn : - malfermi debaton pri renovigita pripensado pri organizado kaj funkciado de partoprena demonkratio ; - efektivigi ne neglekteblan buĝetan ŝparon, la ĉiujara buĝetatribuo al la konsilio atinganta proksimume 37,5 milionojn da eŭroj.[8],[9]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Artikolo 71-a de Konstitucio de la Kvina Franca Respubliko]]
  2. Artikolo 69-a de Konstitucio de la Kvina Franca Respubliko
  1. 1,0 1,1 Edikto n°58-1360, artikolo 7-a
  2. Edikto n°58-1360, artikolo 14-a
  3. Edikto n°58-1360, artikolo 3-a

Aliaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti