Ekonomia Akademio (Magyaróvár)

La Ekonomia Akademio en Magyaróvár estis la unua altnivela edukejo en Eŭropo. Ĝi havis plurajn nomojn, nuntempe ĝi estis integrita al Universitato de Okcidenta Hungario, kies fakultato funkcias ene de Fortikaĵo de Mosonmagyaróvár.

Ekonomia Akademio
Széchenyi István Egyetem Albert Kázmér Mosonmagyaróvári Kar
fakultato • agricultural college
Komenco 1818 vd
Lando(j) Hungario vd
Situo Mosonmagyaróvár
Retejo Oficiala retejo
vdr
Sidejo de la Akademio

Historio redakti

En la iama Magyaróvár la bienoj apartenis al saksa duko. Li fondis en 1818 Ekonomian Superan Privatan instituton (aŭ lernejon) por havi en sia bieno altnivelajn agrikulturistojn. Tiospeca lernejo estis la dua en Hungario post Georgikon. Spite la nomon la lernejo estis malferma, do rajtis tie lerni iu ajn. La instruado daŭris 2 jarojn komence latine, poste germane.

Dum la Hungara revolucio de 1848 pro la bataladoj la lernejo ne funkciis, en 1850 la Habsburga Imperio transprenis la taskojn. Ĝis 1869 la nova nomo estis Imperiestra kaj Reĝa Ekonomia Alta Edukejo de Magyaróvár. Ĝi estis la sola agrikultura altlernejo en la plena Habsburga Imperio.

En 1869 la hungara ŝtato transprenis la taskojn (samtempe eksperimenta maŝina stacio estis establita). La pli nova nomo estis Hungara Reĝa Ekonomia Alta Edukejo de Magyaróvár. Oni komencis enkonduki la hungaran lingvon, ekde 1884 nur hungare lernis la studentoj. Alvenis studentoj ankaŭ el Eŭropo. En 1872 la germana frakcio Universität für Bodenkultur kaj funkciis plu en Vieno memstare.

En 1874 la lernejo estis levita al akademio (Hungara Reĝa Ekonomia Akademio). Ĝi havis ankaŭ esplorajn institutojn. En la fruaj 1910-aj jaroj estis projekto integri la akademion al Universitato Erzsébet, sed pro la 1-a mondmilito ĝi ne sukcesis.

En 1942 la akademio estis levita al altlernejo (Agrikultura Altlernejo de Mosonmagyaróvár). Inter 1945-1949 la altlernejo iĝis frakcio de Agrarscienca Universitato, sed poste ĉesis la instruado.

Inter 1954 kaj 1962 la akademio renaskiĝis kiel Agrikultura Akademio de Mosonmagyaróvár. En tiu periodo okazis la Hungara revolucio de 1956 kun Salvo en Mosonmagyaróvár. En 1962 la nomo iĝis Agrarscienca Altlernejo de Mosonmagyaróvár, en 1970 ĝi estis integrita kiel fakultato de Agrarscienca Universitato.

Ekde 2000 la aktuala nomo estas Agrikultura kaj Nutraĵa Fakultato de Universitato de Okcidenta Hungario. La instruado okazas en niveloj BSc (bakalaŭro) kaj MSc.

Elektitaj gvidantoj de la lernejo redakti

Elektitaj studentoj de la lernejo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de studentoj en la Akademio de Magyaróvár.

Elektitaj instruistoj aŭ esploristoj de la lernejo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de instruistoj en la Akademio de Magyaróvár.

Fontoj redakti