Ekonomia bobelo (nomata ankaŭ spekula bobelo, merkata bobelofinanca bobelo) estas fenomeno kiu okazas en la merkatoj, grandparte pro spekulado, kiu karakteriziĝas pro nenormala, nekontrolita kaj longa plialtigo de la prezo de havaĵo aŭ produkto, tiel ke tiu prezo pli kaj pli malproksimiĝas for el la reala aŭ intrinseka valoro de la produkto. La spekula proceso kondukas la novajn aĉetantojn aĉeti cele al la vendo pro prezo pli granda en la estonteco, kio okazigas spiralon de plialtigo kontinua kaj malproksima el ĉia vera fakta bazo. La prezo de la havaĵo atingas tiel nivelojn absurde altegajn ĝis la bobelo finfine eksplodas, pro la komenco de la amasa vendado de la havaĵo kiam estas malmultaj aĉetantoj pretaj al akiro. Tio okazigas subitan falon de la prezoj, konduke al tre malaltaj prezoj, eĉ malsupraj al ties natura nivelo, lasante post si amason de ŝuldoj. Por tiu momento oni uzas internacie la anglalingvajn vortojn crack kaj crash.

La ekonomia bobelo estas ofte borsa fenomeno kiu okazas kiam oni "negocas grandajn kvantojn je prezoj kiuj diferencas konsiderinde de la intrinsekaj valoroj".[1][2] La kaŭzoj de la bobeloj plue estas defio por ekonomiko. Kvankam oni sugestis multajn klarigojn, oni ĵus montris ke la bobeloj aperas eĉ sen dubo,[3] spekulado,[4] aŭ limigita racio.[5] Pli ĵuse, oni proponis, ke la bobeloj povas esti kaŭzataj de procezoj de kunordigado de prezoj[6] aŭ aperantaj sociaj normoj.[5]

Notoj redakti

  1. King, Ronald R.; Smith, Vernon L.; Williams, Arlington W. kaj van Boening, Mark V. "The Robustness of Bubbles and Crashes in Experimental Stock Markets," R. H. Day and P. Chen, Nonlinear Dynamics and Evolutionary Economics. Oxford, England: Oxford University Press, 1993
  2. Lahart, Justin, "Bernanke's Bubble Laboratory, Princeton Protégés of Fed Chief Study the Economics of Manias", The Wall Street Journal, 16a de majo, 2008; Page A1 [1]
  3. Smith, Vernon L., Gerry L. Suchanek kaj Arlington W. Williams. 1988. "Bubbles, Crashes, and Endogenous Expectations in Experimental Spot Asset Markets." Econometrica 56:1119-1151
  4. Lei, Vivian, Charles N. Noussair kaj Charles R. Plott. 2001. "Nonspeculative Bubbles in Experimental Asset Markets: Lack of Common Knowledge of Rationality Vs. Actual Irrationality." Econometrica 69:831
  5. 5,0 5,1 Levine, Sheen S. kaj Zajac, Edward J., "The Institutional Nature of Price Bubbles" (20a de junio 2007). Disponebla en SSRN: http://ssrn.com/abstract=960178
  6. Hommes, Cars, Joep Sonnemans, Jan Tuinstra kaj Henk van de Velden. 2005. "Coordination of Expectations in Asset Pricing Experiments." Review of Financial Studies 18:955-980