Ekonomio de Afganio

Afganio estas unu el malriĉigitaj malplej evoluigitaj landoj, nome unu el plej malriĉa de la mondo pro jardekoj de milito kaj sekva manko de eksterlanda investado. En 2014, la MEP de la lando estis ĉirkaŭ 60.58 mil milionoj da usonaj dolaroj kun interŝanĝa indico de 20.31 mil milionoj da usonaj dolaroj, kaj la MEP por person estas de 1,900 usonaj dolaroj. La eksportoj de la lando totalis 2.7 mil milionoj da usonaj dolaroj en 2012. Ties sendunga indico estis en 2008 ĉirkaŭ 35%.[1] Laŭ informo de 2009, ĉirkaŭ 42% el la loĝantaro vivas el malpli ol 1 usona dolaro tage.[2] La lando havas malpli ol 1.5 mil milionoj da usonaj dolaroj en ekstera ŝuldo.[1]

Laboristoj procezante granatojn (anaar), pro kio Afganio estas fama en Azio.
Afganinoj ĉe tekstila fabriko en Kabulo.
proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Afganio, 2019, neinkluzive de opio

Aktualo redakti

La ekonomio de Afganio estis kreskanta je ĉirkaŭ 10% jare en la lasta jardeko, pro la enmeto de ĉirkaŭ 50 mil milionoj da usonaj dolaroj kiel internacia helpo kaj sendoj el afganaj elmigrintoj.[1] Ĝi estas kaŭzata ankaŭ pro plibonigoj faritaj en la transporta sistemo kaj en la agrikultura produktado, kio estas la kerno de la landa ekonomio.[3] La lando estas konata pro sia produktado de kelkaj el la plej bonkvalitaj granatoj, vinberoj, abrikotoj, melonoj kaj kelkaj aliaj freŝaj kaj sekaj fruktoj, kiaj juglandoj.[4] Multaj fontoj indikas ke tiom multe kiom ĝis 11% aŭ plie el la ekonomio de Afganio estas derivata el la kultivado kaj vendado de opio, kaj Afganio estas amplekse konsiderata la plej granda produktanto de opio en la mondo spite la klopodoj de la afgana registaro kaj de internaciaj organizaĵoj por elradikigi tiun kultivon.[5]

Kvankam la nuna deficito de la lando estas ege financata pere de doninta mono, nur malgranda parto estas havigita rekte al la registara buĝeto. La cetero estas havigata el ne-buĝeta elspezo kaj al projektoj deciditaj de donantoj tra la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj kaj de neregistaraj organizaĵoj. La Afgana Ministerio de Financo estas fokusante al plibonigo de enspeza kolektado kaj disciplino al elspezado en la publika sektoro. Por ekzemplo, la enspezoj de la registaro pliiĝis je 31% al 1.7 mil milionoj da usonaj dolaroj el Marto 2010 al Marto 2011.

 
Afganio, Tendencoj en la Indico de homa disvolviĝo, 1970–2010.

Da Afghanistan Bank estas la centra banko de la lando kaj la "afganio" (AFN) estas la landa valuto, kun koresponda valoro de ĉirkaŭ 47 "afganioj" por 1 usona dolaro. Ekde 2003, malfermiĝis ĉirkaŭ 16 novaj bankoj en la lando, kiaj la Afgania Internacia Banko, la Kabul Bank, la Azizi Bank, la Paŝtua Banko, la Standard Chartered Bank, kaj la First Micro Finance Bank.

Unu el la ĉefaj faktoroj por la nuntempa ekonomia rekupero de la lando estas la reveno de ĉirkaŭ 5 milionoj de afganaj elmigrintoj, kiuj kunportis kun ili laboran energion, entreprenemon kaj riĉokreantan lertecon same kiel la multe necesaj fondusoj por startigi negocojn. Por la unua fojo ekde la 1970-aj jaroj, Afganoj entreprenis konstruadon, unu el la plej grandaj enspezofontoj de la lando.[6] Kelkaj el ĉefaj landaj konstruprojektoj estas tiu de Nova Kabulo por 35 mil milionoj da usonaj dolaroj ĉe la ĉefurbo, la urbo Ĵazi Amanullah Ĥan ĉe Jalalabad, kaj Aino Mena en Kandahar.[7][8][9] Similaj disvolvigaj projektoj startis ankaŭ en Herat, Mazar-i Ŝarif, kaj aliaj urboj.[10]

 
Afganaj virinoj el la okcidenta parto de la lando montrantaj tradiciajn Adraskanajn Afganajn tapiŝojn.

Aldone, nombraj entreprenoj kaj malgrandaj fabrikoj ekfunkciis en diversaj partoj de la lando, kiuj ne nur havigas enspezojn al la registaro sed ankaŭ kreas novajn laborpostenojn. Plibonigoj en la negoca medio rezultis en pli ol 1.5 mil milionoj da usonaj dolaroj en investado en telekomunikado kaj kreis pli ol 100,000 laborlokojn ekde 2003.[11] Afganaj tapiŝoj iĝis popularaj denove, kio ebligis je multaj tapiŝkomercistoj tra la tuta lando dungu pli da laboristoj.

Afganio estas membro de WTO, SAURK, EKO, kaj OIK. Ĝi havas observantan statuson en ŜOK. La Ministro pri Eksterlandaj Aferoj nome Zalmai Rassoul diris al ĵurnalistoj en 2011 ke la celo de sia lando "estas atingi afganan ekonomion kies kresko estu bazita sur komerco, privata entrepreno kaj investado".[12] FAkuloj kredas ke tio revoluciigos la ekonomion de la mondoregiono. La produktado de opio en Afganio alvenis al rekordo en 2007 kun ĉirkaŭ 3 milionoj da personoj enmetitaj en tiu negoco,[13] sed poste ĝi ege mallpliiĝis en la venontaj jaroj.[14] La registaro startis programojn por helpi malpliigon de la papava kultivado, kaj ĉirkaŭ 2010 oni informis ke 24 el la 34 provincoj estis jam liberaj el papava kultivado. En Junio 2012, BArato postulis privatan investadon en la enspezado de la lando kaj la kreadon de taŭga ekonomia medio.[15]

Minado redakti

Naturaj resursoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 "Afghanistan". The World Factbook. CIA. [1] Arkivigite je 2017-09-20 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 18an de Septembro 2016.
  2. Afghanistan: Food still unaffordable for millions. IRIN (12a de Marto 2009). Arkivita el la originalo je 27a de Aŭgusto 2010. Alirita 11a de Oktobro 2010.
  3. Agriculture. USAID. Arkivita el la originalo je 2013-09-29. Alirita 20a de Oktobro 2010. Arkivigite je 2013-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-29. Alirita 2016-09-18.
  4. Exporting Afghanistan, de P.J. Tobia. 17a de Novembro 2009.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-05-31. Alirita 2016-09-18.
  6. Gall, Carlotta, "Afghan Companies Say U.S. Did Not Pay Them", New York Times, 7a de Julio 2010. Kontrolita 30a de Septembro 2011.
  7. the Kabul New City Official Website. DCDA. Arkivita el la originalo je 2013-12-30. Alirita 4a de Februaro 2012. Arkivigite je 2013-12-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-30. Alirita 2016-09-18.
  8. Ghazi Amanullah Khan City. najeebzarab.af (2009). Arkivita el la originalo je 2013-04-29. Alirita 15a de Aŭgusto 2011. Arkivigite je 2013-04-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-29. Alirita 2016-09-18.
  9. Case study: Aino Mina. Designmena.com. Arkivita el la originalo je 2014-01-06. Alirita 4a de Februaro 2012. Arkivigite je 2014-01-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-06. Alirita 2016-09-18.
  10. A Humane Afghan City? de Ann Marlowe en Forbes 2a de Septembro 2009. (el Retarkivo 20131231001216)
  11. Economic Growth. USAID. Arkivita el la originalo je 2013-09-29. Alirita 25a de Septembro 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-29. Alirita 2016-09-18.
  12. "Afghanistan, neighbors unveil 'Silk Road' plan", Reuters, 22a de Septembro 2011. Kontrolita 24a de Septembro 2011.
  13. Declan Walsh. "UN horrified by surge in opium trade in Helmand", Guardian, 30a de Aŭgusto 2007. Kontrolita 19a de Majo 2012.
  14. Afghan opium production in significant decline. OUNNK. Arkivita el la originalo je 2014-04-16.
  15. "CEOs should replace generals in Afghanistan: India", 28a de Junio 2012.

Eksteraj ligiloj redakti