Ekonomio de Argentino

Eksportado al[1] Importado el[1]
Lando Procentaĵo Lando Procentaĵo
 Brazilo 18,78 %  Brazilo 31,12 %
 Ĉinio 9,26 %  Usono 13,69 %
 Ĉilio 7,11 %  Ĉinio 10,26 %
 Usono 6,38 %  Germanio 4,69 %

Argentino estas la dua plej granda ekonomio de Sudameriko, post Brazilo. Kun tiu, ili estas la unikaj sudamerikaj landoj kiuj integras la G-20, kiu kunigas la plej grandajn, riĉajn kaj industriigitajn industriojn de la planedo.
Argentino estas unu el ĉefaj produktantoj de sojo de la mondo, post Usono kaj Brazilo, kun 48 milionoj da tunoj en 2011.[9] Kaj ĝi estas en kvara loko en produktado de petrolo (post Brazilo, Venezuelo kaj Kolombio).[10]

Puerto Madero, kvartalo de Bonaero, la urbo plej granda, loĝata kaj grava de la Suda Konuso, dua urbo plej etenda kaj loĝata de Sudameriko, urbo de «alfa klaso», kun São Paulo kaj Meksikurbo,[2] kaj urbo plej vizitata de Sudameriko.[3] Posedas krome la porpersonan enspezon plej altan de Latinameriko,[4] kaj troviĝas inter la urboj kun plej alta vivkvalito de la mondoregiono, superita nur de Montevideo en la Suda Konuso.[5] Ĝi aperas kiel plej kompetenteca urbo de la tuta Latinameriko.[6]
Argentina eksportado, 2007. La komplekso nafto-kemio-petrokemio-plastoj kunigas 21,9 % de la totala ekŝportado,[7] dum la ekonomia ĉeno de sojoproduktado kunigas 16 %, inter diversaj produktoj (semoj kaj fruktoj, oleo, faruno ktp.).[8]
Komercborso de Rosario, provinco Santa Fe.

Priskribo redakti

 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Argentino, 2019

Argentino estas unu el ĉefaj eksportantoj de viando en la mondo, kaj ties produktado estis ofte agnoskita kiel tiu plej bonkvalita. Estas la unua monda produktanto de sunfloro, matea herbo, citronoj, kaj sojoleo, dua de mielo kaj pomoj, la plej granda produktanto de tritiko kaj lano[11] en Latinameriko,[12] inter aliaj produktaĵoj. Estas la plej granda produktanto de vino en Latinameriko, la kvina en la mondo, kaj la ĉefa produktanto de biodizeloleo tutmonde.[13] Ankaŭ la produktado de tergaso kaj nafto gravas. La kuŝejo Aguilar, en la provinco Jujuy, estas la plej granda koncentro de mineraloj de plumbo kaj zinko de Sudameriko, kaj tiu de Bajo de la Alumbrera en la provinco Katamarko, estas unu el la plej grandaj kuŝejoj por elfosado de oro kaj kupro en Latinameriok, tiele ke Argentino estas la dektria plej granda produktanto de oro de la mondo.[14] Posedas la trian plej grandan gasrezervejon de la planedo.[15] Argentino estas la plej granda produktanto de programaro de la regiono kaj okupas la duan rangon en Sudameriko pri fabrikado de aŭteroj, post Brazilo.

La argentina ekonomio profitas el granda riĉo kaj vario de krudmaterialoj, el loĝantaro kun bona nivelo de edukiteco, el gravaj sistemo de agrikulturo kaj bazo de industrio, kiu eĉ ixgis la plej disvolvigita de Latinameriko kaj unu el la dek plej grandaj de la mondo, sed kiu montris ian bremsadon relative, el la lasta kvarono de la 20a jarcento.

Laŭ la lastaj informoj de la Internacia Monfonduso, la MEP en 2012 estis de 474 812 milionoj de dolaroj je normala prezo, nome en la rango 24a laŭ ties MEP konvertita al dolaroj, dum la MEP je pareco de la akira povo estis de 756 226 milionoj de dolaroj, okupante la 21an lokon. La porpersona MEP en PAP (pareco de la akira povo) estis de  18 319 dolaroj. La sendungeco en la unua jarkvarono de 2012 estis de 7,1 %.[16]

Laŭ la informoj de la IMF por 2012, la MEP konsiderita laŭ terminoj de pareco de la akira povo atingis 756 226 milionojn de dolaroj, rezulte, ke Argentino estas la tria potenco ekonomia de Latinameriko, superita nur de Brazilo kaj Meksiko. Dume la porpersona MEP mezurita laŭ pareco de la akira povo de  18 319 usonaj dolaroj, estas la plej alta de Latinameriko.[17]

Laŭ la registro de 2008, la eksportado pasis de 70 589 al 56 060 milionoj de dolaroj en 2009. Dum la importado descendis el 57 413 al 35 214 milionoj de dolaroj en la sama periodo.[18] Mercosur pluestas la ĉefa komerca partnero, al kiu oni sendis 23 % de la enŝipigaĵoj kaj ekde oni akirik 16 % de la importado.[19]

La lando plutenas eksteran ŝuldon de proksimume 120 000 milionoj de dolaroj (2009), ekvivale al 38,7 % de la MEP. La kvanto de tiu ŝuldo rilatas ĉefe al agado realigita dum la lasta militista diktaturo (1976-1983),[20] periodo kiam la ŝuldo kreskis 364 %, kaj al amasaj eksteraj pruntaĵoj faritaj dum la du sinsekvaj regadoj fare de Carlos Menem, pro la politiko de malmultekosta dolaro fare de la Leĝo pri Konverteblo de la aŭstralo.[21][22] En tiu lasta periodo la kresko de la ŝuldo estis de 123 %. La rilato inter la MEP kaj la ekstera ŝuldo atingis krizan punkton en januaro de 2002 kiam ĝi estis la 190 % de la MEP. Ekde tiam kombino de reduktado de la ŝuldo, moderado en pruntopreno kaj konsiderinda pliigo de la MEP, reduktis la eksteran ŝuldon al malmulte malpli ol 41,5 % de la MEP (2012).[23][24]

La imposta premo situiĝis en 2012 en la 36,9 %[25] super tiu de Brazilo (32,4 %) a[26] kaj proksima al niveloj de Eŭropo (38 %), kaj tiu pliiĝis konsiderinde el 16,7 % kiu registriĝis en la periodo 1997-2002. La imposta strukturo baziĝas ĉefe sur la aldonvalora imposto (AVI aŭ IVA) kiu kontribuas per 31 % al la totalo, kvankam ties relativa gravo malpliiĝis rilate al la averaĝo de 1997-2002, kiam estis de 39 %, pro pliigo de la kontribuo de la enspezimposto, kiu pasis de 19 % al 21 % kaj ĉfe pro elprenoj al eksportado kiu pasis de 1 % al 10 %.[27]

La INDEC kalkulis la inflacion akumulitan dum 2012 en Argentino en la 9,9 %, kvakam por privataj konsultentreprenoj kaj la provinciaj registaroj estis de 24,4 %. Tiuj malregulaĵoj ĉe la statistikoj permesis, ke la Internacia Monfonduso, per senantaŭaĵa decido, rekomendis nuligi al la lando la voĉdonrajton kaj aliajn rajtojn rilatajn ene de la organismo.[28][29] Fine, en februaro de 2014, la argentina registaro disvastigis la valorojn de la indico de prezoj al konsumanto laŭ nova kalkulmetodo, indico kiun la ekonomikaj sendependaj analizistoj konsideras ĝenerale vereca.[30]

Fine de 2011, la argentina ŝtato estis akumulinta rezervojn en eksterlanda monunuo por 46 376 miloonoj de dolaroj.

La Canasta Básica de Alimentos (Baza Nutraĉetaĵo aŭ varkorbo) kalkulita baze sur la KPI (kiun disvastigas la INDEC), utilas por starigi la indicojn de malriĝo kaj indigenteco, kiu en la unua jarduono de 2012 situiĝis ĉe 6,5 %,[31] dum laŭ la Cepal la malriĉo en Argentino en 2011 estis de 5,7 %, nome la plej malalta de Latinameriko, sub eĉ de Urugvajo (6,7 %).[32] La sociaj indikiloj sukcesis malaltiĝi konsiderinde ekde 2002 kun valoroj de malriĉo proksimaj al 54 % kaj de sendungeco de 21,5 % en la plej kriza momento.

Argentino formas parton de la regiona bloko konata kiel Mercosur, integrita de Argentino, Brazilo, Paragvajo Urugvajo kaj Venezuelo. Tiu bloko konstituas la plej grandan produktanton de nutraĵoj de la mondo, ĝi havas MEP de 3 300 000 milionojn de dolaroj, kio reprezentas la 82,3 % de la totala MEP de la tuta Sudameriko kaj ĝuas el pli ol 270 milionoj da loĝantoj (preskaŭ la 70 % de Sudameriko), kio igas ĝin la plej granda, plej loĝata, ekonomie plej pova kaj plej integrita bloko de Latinameriko.[33][34] Kiel konsekvenco de la grando de la ekonomia bloko Mercosur, la komercaj rilatoj inter Argentino kaj Brazilo pliiĝis ĝis iĝis de unua gravo por ambaŭ landoj. Argentino kaj Brazilo estas la du plej grandaj, influaj kaj ekonomie plej povaj partneroj de la bloko,[35] kaj ekde la kreado de Mercosur okazis nombaj konfliktoj inter ambaŭ sudamerikaj potencoj:[36][37] la komerca bilanco inter ambaŭ landoj ekdeficitiĝis por Argentino ekde junio de 2003, kio iĝis tialo por priokupado por entreprenistoj kaj funkciuloj tiulande.[38] Tiu deficito estis mallonge ŝanĝita en majo de 2009, kaj denove ŝanĝita en 2012 kiam ĝi atingis favora saldo rilate al Brazilo.[39] En 2006, la registaroj de Argentino kaj Brazilo subskribis serion de duflankaj interkonsentoj, inter kiuj troviĝas klaŭzo de konkurenca adaptado kaj la interkonsentoj rilataj al komercaj interŝanĝoj de la sektoro de aŭtomotoroj. La celo de ambaŭ interkonsentoj estas malpliigi la malsimetriojn en la bloko.[40] Tiuj malsimetrioj estis tialo de plendo de la plej malgrandaj landoj kiaj Urugvajo kaj Paragvajo, kiuj suferas malavantaĝon antaŭ la ekonomie plej grandaj partneroj, nome Argentino kaj Brazilo, kaj ili kritikis la faktan aŭtoritaton kiun ili faras lastatempe super la bloko.[41] La oficiala monunuo de Argentino ekde 1992 estas la Peso ($).

 
Ekonomio de Argentino laŭ la IMF (1980-2011)[42]; helblue la MEP, viole la MEP laŭ PAP (pareco de la akira povo).

Historio de la ekonomio en Argentino redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/ar.html Arkivigite je 2008-08-13 per la retarkivo Wayback Machine Argentino, alirita la 22an de junio de 2008, 19a de junio de 2008, The World Factbook, CIA, angla.
  2. http://www.lboro.ac.uk/gawc/world2010t.html
  3. http://america.infobae.com/notas/52348-Ciudad-de-Mexico-Buenos-Aires-y-San-Pablo-los-destinos-turisticos-favoritos
  4. https://archive.is/20120628221639/www.observatoriodegobierno.buenosaires.gob.ar/images/indicadores/2010/indicadorOtrasCiudades2010_Trabajo03.png
  5. http://edant.clarin.com/diario/2008/06/10/laciudad/h-01690686.htm
  6. http://www.emol.com/noticias/economia/2012/03/12/530391/santiago-ocupa-el-lugar-68-entre-las-120-ciudades-mas-competitivas-del-mundo.html
  7. http://www.mecon.gov.ar/peconomica/basehome/infoeco.html Arkivigite je 2015-05-25 per la retarkivo Wayback Machine Información económica, alirita la 22an de junio de 2008, marto de 2008, xls, Información económica, Ministerio de Economía y Finanzas Públicas (Argentino).
  8. http://www.senasa.gov.ar/estadistica.php# Arkivigite je 2008-07-12 per la retarkivo Wayback Machine Estadísticasalirita la 22an de junio de 2008, 2008, xls, SENASA.
  9. World Soybean Production 2011. Arkivita el la originalo je 2013-06-05. Alirita 2014-04-21.
  10. International Energy Statistics, U.S. Energy Information Administration.
  11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-05. Alirita 2014-04-21.
  12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-25. Alirita 2014-04-21.
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-15. Alirita 2014-04-21.
  14. http://www.bgs.ac.uk/mineralsuk/statistics/worldArchive.html
  15. http://negocios.iprofesional.com/notas/134666-Argentina-riqueza-eterna-reservas-de-gas-para-ms-de-500-aos-posicionan-al-pas-como-un-jugador-estratgico-mundial[rompita ligilo]
  16. «Desempleo cae a 7,1 % en Argentina en primer trimestre de 2012 (oficiala)» Arkivigite je 2014-07-04 per la retarkivo Wayback Machine, Noticias Terra, 18a de majo de 2012.
  17. http://www.imf.org/external/pubs/ft/weo/2012/02/weodata/weorept.aspx?pr.x=66&pr.y=8&sy=2012&ey=2012&scsm=1&ssd=1&sort=country&ds=.&br=1&c=512%2C446%2C914%2C666%2C612%2C668%2C614%2C672%2C311%2C946%2C213%2C137%2C911%2C962%2C193%2C674%2C122%2C676%2C912%2C548%2C313%2C556%2C419%2C678%2C513%2C181%2C316%2C682%2C913%2C684%2C124%2C273%2C339%2C921%2C638%2C948%2C514%2C943%2C218%2C686%2C963%2C688%2C616%2C518%2C223%2C728%2C516%2C558%2C918%2C138%2C748%2C196%2C618%2C278%2C522%2C692%2C622%2C694%2C156%2C142%2C624%2C449%2C626%2C564%2C628%2C283%2C228%2C853%2C924%2C288%2C233%2C293%2C632%2C566%2C636%2C964%2C634%2C182%2C238%2C453%2C662%2C968%2C960%2C922%2C423%2C714%2C935%2C862%2C128%2C135%2C611%2C716%2C321%2C456%2C243%2C722%2C248%2C942%2C469%2C718%2C253%2C724%2C642%2C576%2C643%2C936%2C939%2C961%2C644%2C813%2C819%2C199%2C172%2C733%2C132%2C184%2C646%2C524%2C648%2C361%2C915%2C362%2C134%2C364%2C652%2C732%2C174%2C366%2C328%2C734%2C258%2C144%2C656%2C146%2C654%2C463%2C336%2C528%2C263%2C923%2C268%2C738%2C532%2C578%2C944%2C537%2C176%2C742%2C534%2C866%2C536%2C369%2C429%2C744%2C433%2C186%2C178%2C925%2C436%2C869%2C136%2C746%2C343%2C926%2C158%2C466%2C439%2C112%2C916%2C111%2C664%2C298%2C826%2C927%2C542%2C846%2C967%2C299%2C443%2C582%2C917%2C474%2C544%2C754%2C941%2C698&s=PPPPC&grp=0&a=
  18. «Exportaciones 2009» Arkivigite je 2009-11-14 per la retarkivo Wayback Machine, arkivo Excel en la retejo de la INDEC.
    «Importaciones 2009» Arkivigite je 2009-11-14 per la retarkivo Wayback Machine, arkivo Excel en la retejo de la INDEC.
  19. «El Mercosur continúa siendo el principal socio comercial Arkivigite je 2009-03-16 per la retarkivo Wayback Machine, hacia donde se envió el 23 % de los embarques y desde donde se adquirieron el 16 % de las importaciones», Clarín, 28a de januaro de 2009. Konsultita la 27an de aŭgusto de 2009.
  20. Sentencia del Juez Jorge Ballesteros en el juicio "Olmos, Alejandro c/ Martinez de Hoz y otros s/ Defraudación", de la 13a de junio de 2000]
  21. Federico Martín Maglio (2002), Evolución de la deuda externa argentina. Período 1966 a 2001, Retejo de la profesoro Federico Martín Maglio.
  22. Kulfas, Matías; Schorr, Martín (2003). La deuda externa argentina. Diagnóstico y lineamientos propositivos para su reestructuración, Buenos Aires: Fundación OSDE-CIEPP
  23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-25. Alirita 2014-04-21.
  24. Ministerio de Economía. Serie histórica correspondiente al PBI y la deuda externa.
  25. http://www.cronista.com/economiapolitica/La-presion-tributaria-volvio-a-aumentar-y-llego-al-record-historico-de-369-del-PBI-20120810-0086.html
  26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-04. Alirita 2014-04-21.
  27. Ministerio de Economía. Informe Trimestral Nº 67, "Finanzas Públicas", 2008.
  28. http://www.elmundo.es/america/2013/02/01/argentina/1359752832.html El FMI presenta una 'moción de censura' a Argentina por fallos en sus estadísticas, alirita la 2an de februaro de 2013.
  29. http://www.elmundo.es/america/2013/02/02/argentina/1359818154.html Argentina acusa al FMI de 'trato desigual' y anuncia un nuevo índice para la inflación, alirita la 2an de februaro de 2013.
  30. http://internacional.elpais.com/internacional/2014/02/13/actualidad/1392327871_449533.html Argentina admite su inflación real, alirita la 14an de februaro de 2014.
  31. http://www.laprensa.com.ar/396726-Segun-el-Indec-la-tasa-de-la-pobreza-bajo-a-65-por-ciento-en-el-primer-semestre-de-2012.note.aspx
  32. http://elcomercio.pe/actualidad/1502182/noticia-ocho-millones-latinoamericanos-dejaron-pobres-2011
  33. Lantos, Nicolás. «El nacimiento de “la quinta potencia mundial”», Página/12, 1a de aŭgusto de 2012.
  34. Armendariz, Alberto. «Venezuela ingresó en el Mercosur para aportar un pilar energético» Arkivigite je 2017-01-30 per la retarkivo Wayback Machine, La Nación, 1 de agosto de 2012.
  35. «Mercosur decide sin Paraguay» Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine, RNW.
  36. «Brasil-Argentina complicó Mercosur» Arkivigite je 2016-03-15 per la retarkivo Wayback Machine, Clarín.
  37. «Integración latinoamericana» Arkivigite je 2016-04-09 per la retarkivo Wayback Machine, dokumentoj IADB.
  38. «Crece el déficit comercial con Brasil» Arkivigite je 2007-02-13 per la retarkivo Wayback Machine, Clarín, 8a de majo de 2006; "Gestiones para equilibrar la balanza comercial entre la Argentina y Brasil" Arkivigite je 2019-10-16 per la retarkivo Wayback Machine, La Nación, 26a de marto de 2008.
  39. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-06. Alirita 2014-04-21.
  40. http://www.mercosurabc.com.ar/nota.asp?IdNota=642&IdSeccion=11 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine El Acuerdo entre Argentina y Brasil, alirita la 22an de junio de 2008, Graciela Baquero, 3a de februaro de 2006, Mercosur ABC.
  41. http://www.eldia.com.ar/edis/20120629/franco-minimiza-suspension-se-termino-tutelaje-argentina-brasil-20120629202310.htm
  42. http://www.imf.org/external/pubs/ft/weo/2011/01/weodata/weorept.aspx?sy=1980&ey=2016&scsm=1&ssd=1&sort=country&ds=.&br=1&c=213&s=NGDPD%2CPPPGDP&grp=0&a=&pr.x=67&pr.y=14 Valuation of country GDP, alirita la 29an de julio de 2011, IMF, aprilo de 2011, angla, PIB PPA y Nominal, trayectoria 1980-2016.

Bibliografio redakti

  • Bulmer-Thomas, Victor: The Economic History of Latin America since Independence. Nueva York: Cambridge University Press, 2003.
  • CIA World Factbook.
  • Joost Teunissen, Jan; kaj Age Akkerman (eldonistoj): The crisis that was not prevented: lessons for Argentina, the IMF, and globalisation. (libro, en pdf). Fondad, 2003.[1] Arkivigite je 2014-04-22 per la retarkivo Wayback Machine
  • Palast, Greg: «Who shot Argentina? The finger prints on the smoking gun read IMF»[2] Arkivigite je 2006-09-06 per la retarkivo Wayback Machine (kiu pafmortigis Argentinon? La fingraj ŝpuroj ĉe la ĵus pafita revolvero diras IMF). Londono: The Guardian, 2001.
  • Rapoport, Mario (2005): Historia económica, política y social de la Argentina (1880-2003). Buenos Aires: Ariel, 2005. ISBN 950-9122-95-5.

Eksteraj ligiloj redakti