Ekoprovincoekologia provinco estas teritorio biogeografia, pli malvasta ol ekozono, kiu ampleksas unu aŭ plurajn ekoregionojn. Laŭ Demarchi[1], ekoprovinco ĉirkaŭas areojn de unuforma klimato, geologia historio, kaj orografio (t.e. montaroj, vastaj valoj, ebenaĵoj). Ilia vasteco kaj interna unuformeco igas ilin idealaj unuoj cele efektivigon de politiko de la naturaj resursoj.

Mapa lokalizo de la ekoregionoj de la amazona pluvarbaro. La flava linio ĉirkaŭas la ekoprovincon kiel difinitan fare de la Monda Natur-Fonduso.

La termino ekoprovinco, kvankam sufiĉe neta kaj utila por indiki biogeografian unuon, kiu situas laŭ surfaco inter ekozono kaj ekoregiono, ne estas ĝenerale agnoskita. Nur relative freŝdate ĝi estis difinita en certaj sciencaj publikaĵoj[2] [3].

La ekoprovincoj ne kongruas kun la biolandaj regionoj, kiaj tiuj laŭ R.K.Brummit [4], bazitaj sur plantogeografiaj kriterioj.

Ekoprovincoj de la WWF redakti

Por la sama nocio, la Monda Natur-Fonduso (WWF) (angle) preferas la iome malordigan terminon bioregionobiolando ĉe la tersupraĵaj areoj, sed parolante pri la analogaj maraj teritorioj, la WWF tamen uzas subdividon en provincojn.

Tiu ĉi organizaĵo disigas la tersupraĵajn ekozonojn en ekoprovincojn (biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiajn grupojn de ekoregionoj povantajn enteni diverstipajn biomojn, sed prezentantajn fortajn biogeografiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."

Afrotropiso redakti

  1. Sahela-sudana ekoprovinco
  2. Sudaraba ekoprovinco
  3. Afrik-arbara ekoprovinco
  4. Orientafrik-savana ekoprovinco
  5. Orientafrik-altaĵara ekoprovinco
  6. Sudafrik-savana ekoprovinco
  7. Sudafrik-dezerta ekoprovinco
  8. Kabolanda ekoprovinco
  9. Madagaskara ekoprovinco (inkluzive de najbaraj insuloj de la Hinda Oceano)


Antarkta ekozono redakti

Ĝi konstituas nur unu ekoprovincon, partigitan en kvar ekoregionojn. Biome ĉiuj estas de la tundra tipo. Ili estas: Tundro de la insuloj el la suda Hinda Oceano; Tundro de la insuloj el la Maro de Scotia; Tundro de Okcidentantarkto; Dezerto de Orientantarkto.

Aŭstralazia ekozono redakti

  1. Aŭstralia-tasmania ekoprovinco (Aŭstralio, Tasmanio)
  2. Wallacea-ekoprovinco (Wallacea; ekzemploj de ekoregionoj : Sumbaj deciduaj arbaroj, Timor-Ŭetaraj deciduaj arbaroj)
  3. Novgvinea-melanezia ekoprovinco (Nova Gvineo, Melanezio; ekzemploj de ekoregionoj : Novkaledoniaj pluvarbaroj, Vanuatuaj pluvarbaroj)
  4. Novzelanda ekoprovinco (Nova Zelando)

Nearktiso redakti

  1. Laŭrenc-tabula ekoprovinco (Laŭrenca tabulo)
  2. Orient-nordamerika ekoprovinco
  3. Okcident-nordamerika ekoprovinco
  4. Nord-meksika ekoprovinco


Neotropiso redakti

  1. Centramerika ekoprovinco
  2. Kariba ekoprovinco
  3. Orinoka ekoprovinco
  4. Amazona ekoprovinco
  5. Nord-anda ekoprovinco (ĝi inter aliaj entenas kvin paramajn ekoregionojn)
  6. Centr-anda ekoprovinco
  7. Orient-sudamerika ekoprovinco
  8. Sud-sudamerika ekoprovinco


Orientaliso redakti

  1. Hinda ekoprovinco (Hinda subkontinento)
  2. Hindoĉina ekoprovinco (Hindoĉinujo)
  3. Sundalanda-filipina ekoprovinco (ĝi enhavas la ekoregionojn de Filipinoj kaj tiujn de Sunda Lando)


Pacifika ekozono redakti

Palearktiso redakti

  1. Eŭropa-siberia ekoprovinco (pli norda Eŭropo, Siberio)
  2. Mediteranea ekoprovinco (Mediteranea regiono)
  3. Dezertega ekoprovinco (Saharo kaj Araba dezerto)
  4. Okcident- kaj centrazia ekoprovinco
  5. Orientazia ekoprovinco (pli norda Ĉinujo, Japanujo, Koreujo)


Regionoj de la EEA redakti

 

La Eŭropa Vivmedia Agentejo (angle: EEA) konsideras propran subdividon en biogeografiajn regionojn kaj de tiuj ĉi ĝi nombras 11 en Eŭropo kaj Malgrand-Azio. Iliaj limigoj ne apartenas al la sistemo de la WWF. Kontraŭe, ties subdividoj akordiĝas preskaŭ ĉiam kun tiuj de la WWF-ekoregionoj kaj havas la samajn nomojn.

angle Klarigo kompleta de la mapo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Demarchi, Denis A. 1996
  2. Klijn, F. 1991, p. 80-90
  3. Pawlikowski, T. kaj Pawlikowski, K. 2004, p. 81–93
  4. Brummitt R.K. 2001

Bibliografio redakti

  • Brummitt, R.K. 2001: World Geographical Scheme for Recording Plant Distributions. Edition 2. International Working Group on Taxonomic Databases For Plant Sciences (TDWG). Hunt Institute for Botanical Documentation, Carnegie Mellon University, Pittsburgh, 137 p. angle
  • Demarchi, Denis A. 1996: An Introduction to the Ecoregions of British Columbia, Wildlife Branch, Ministry of Environment, Lands and Parks, Victoria, British Columbia. angle
  • Klijn, F. 1991: Hierarchical classification of ecosystems: a tool for susceptibility analysis and quality evaluation for environmental policy. [En:] Terrestrial and aquatic ecosystems – Perturbation and recovery. Ravera O. (ed), Ellis Horwood, New York - Singapore, pp. 80–90. angle
  • Pawlikowski, T. kaj Pawlikowski, K. 2004:Valuation of environmental processes by invertebrate groups as bioindicators, Zeszyty Naukowe WSHE, T. XV, pp. 81–93. angle