Ekoregionoj en Aŭstralio
Ekoregionoj en Aŭstralio estas geografie klare diferencaj plantaj kaj bestaj komunumoj, difinitaj fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF), bazitaj sur geologio, grundoj, klimato, kaj superrega vegetaĵaro. La WWF identigis 825 tersupraĵajn ekoregionojn kiuj kovras la tutan tersurfacon. Kvar dek el ili troviĝas en Aŭstralio kaj en ĝiaj dependaj insuloj. La WWF-ekoregionoj estas klasifikitaj laŭbiome : tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj, tundro, k.t.p.... Tiuj ekoregionoj ĉiuj situas en unu el ok tersupraĵaj ekozonoj. Aŭstralio, kune kun Wallacea, Novzelando, Novgvineo kaj la najbaraj insularoj, estas parto de la aŭstralazia ekozono. La aŭstraliaj WWF-ekoregionoj estis ĉefe bazitaj sur la IBRA-regionoj difinitaj laŭ la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio. La WWF-ekoregionoj ĝenerale sekvas la samajn ekoregionolimojn, ofte kunigante du aŭ pli IBRA-regionojn en pli grandan WWF-ekoregionon. En Vikipedio la artikoloj pri ekoregionoj ĝenerale sekvas la WWF-sistemon.
Ambaŭ klasifiko-sistemoj servas kiel planilo por konservadoscienco, kun la celo de establo de naturrezervejo-reto en ĉiu ekoregiono aŭ IBRA-regiono sufiĉa por konservi la biodiversecon.
Ambaŭ tipologioj ankaŭ havas prioritato-sistemon por establo de naturrezervejoj; la Monda Natur-Fonduso indikis siajn tutmondaj 200-regionojn kiel prioritatajn por konservado, kaj la Ministerio pri Medio kaj Heredaĵo ordigas siajn regionojn kiel alt-prioritajn, mez-prioritatajn kaj malalt-prioritatajn, bazite sur "la potenca valoro kiu ter-rezervigo en tiuj regionoj aldonus al disvolviĝo de klara, multflanka, adekvata kaj karakteriza sistemo por Aŭstralio."
WWF-ekoregionoj redakti
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
- Lordhovaj subtropikaj arbaroj
- Norfolk-insulaj subtropikaj arbaroj
- Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
- Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj
- Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj
- Tasmaniaj centr-altaĵaj arbaroj
- Tasmaniaj mezvarmaj arbaroj
- Tasmaniaj mezvarmaj pluvarbaroj
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
- Arnhemlanda tropika savano
- Brigalova tropika savano
- Kabjork-duoninsula tropika savano
- Karpentaria tropika savano
- Altaĵa savano de Einasleigh
- Tropika savano de Kimberly
- Malaltaĵaj astrebla-savanoj
- Tropika savano de Viktoria-Ebenaĵo
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
- Orient-aŭstraliaj mulgaj arbedaroj
- Sudorient-aŭstraliaj mezvarmaj savanoj
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
- Montaraj herbejoj de Aŭstraliaj Alpoj
- Antipoda-subantarktinsula tundro (Aŭstralio, Novzelando)
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
- Duonarbaroj de Coolgardie
- Esperancaj mali-eŭkaliptaroj
- Mali-eŭkaliptaroj de Eyre kaj York
- Ĵarah-kari-arbaroj kaj arbustaroj
- Arbustetaroj de Kwongan
- Lofti-montaraj duonarbaroj
- Duonarbaroj kaj mali-eŭkaliptaroj de Murray-Darling
- Duonarbaroj de Naracoorte
- Sudokcident-aŭstraliaj savanoj
- Sudokcident-aŭstraliaj duonarbaroj
- Karnarvon-kserofitaroj
- Centr-altaĵaj kserofitaroj
- Gibson-Dezerto
- Tanamia kaj grand-sabla dezertoj
- Granda Viktoria-Dezerto
- Senarb-ebenaĵaj kserofitaroj
- Pilbara-kserofitaroj
- Simpson-Dezerto
- Tirari-Sturt-Ŝtondezerto
- Okcidentaŭstraliaj mulgaj kserofitaroj