Ekrem İmamoğlu

Turka politikisto

Ekrem İmamoğlu (naskiĝis la 4-an de junio 1970 en Trabzon) estas turka politikisto kiu estas ekde junio 2019 urbestro de Istanbulo. Post la unuaj lokaj elektoj en majo estis nuligitaj, li kandidatiĝis denove dum la reelektoj kaj sukcese regajnis sian postenon.

Ekrem İmamoğlu
Persona informo
Ekrem İmamoğlu
Naskiĝo 4-a de junio 1970
en Turkio Trabzon
Religio islamo vd
Lingvoj turkaangla vd
Loĝloko Beylikdüzü vd
Ŝtataneco Turkio vd
Alma mater İstanbul University School of Business • Universitato de Istanbulo vd
Partio Respublikana Popola Partio
Subskribo Ekrem İmamoğlu
Familio
Edz(in)o Dilek Kaya
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Istanbulo vd
En TTT Oficiala retejo vd

Urbestro
de Istanbulo
Dum 17-a de aprilo 20196-a de majo 2019
Antaŭulo Mevlüt Uysal

Urbestro
de Beylikdüzü
Dum 30-a de marto 201431-a de marto 2019
Antaŭulo Yusuf Uzun
Sekvanto Mehmet Murat Çalık
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo kaj kariero redakti

İmamoğlu studis ĉe la Trabzon Lisesi kaj poste li translokiĝis al Istanbulo por eniri la Universitaton de Istanbulo en 1987. Tie li diplomiĝis kaj ricevis sian magistron en Komerca Administracio. Post la diplomo li laboris en sia familia entrepreno.[1] En 1995, li edziĝis kaj havas 3 infanojn.

Politikaj efikoj redakti

En 2008 li komencis sian politikan karieron kaj aniĝis al la partio CHP. Dum la lokaj elektoj li kandidatiĝis kiel urbestro de la urbo Beylikdüzü. Sukcese li venkis ĉi tiun postenon kaj aplikis denove dum la lokaj elektoj en 2019 kiel urbestro de Istanbulo. Li gajnis la plejmulton. Tamen la AKP plendis pri malĝustaj rezultoj kaj İmamoğlu devis retiriĝi de sia nova posteno kiel urbestro de Istanbulo. [2]. Dum la reelektoj en junio, li gajnis la denovan plejmulton kaj finfine la AKP akceptis sian malvenkon[3].

Referencoj redakti

  1. Ekrem İmamoğlu: a unifying political force to take on Erdoğan (artikolo ĉe The Guardian, vizitita la 30-an de majo 2019)
  2. Opinion polls show ousted Istanbul mayor leading ahead of re-run vote (artikolo ĉe Euronews, vizitita la 30-an de majo 2019)
  3. Turkey's opposition wins rerun of Istanbul mayoral vote (artikolo ĉe Aljazeera, vizitita la 14-an de julio 2019)