Ekshibicio (de la latina exhibere, "montri") aŭ neologisme apodisofilio estas la klino de persono al ekspono en publiko, spontane, rimarkinde kaj troe. La termino referencas, specife kaj pli konvencie, al la konduto aŭ perverseco montri la seksajn organojn aŭ aliajn organojn konsideritajn kiel intimaj partoj: nome generorganoj, pugo, torso kaj brusto, al aliaj personoj.[1][2]

La ekshibiciistoj altiras rapide la atenton de la publiko. En la foto ekshibiciistino en Budapeŝto.

Psikiatrie, la ekshibicio estas konsiderata tipo de parafilio aŭ seksa konduto. La ekshibicio estas referencata kiel perversio, la termino estas malĝusta se ĝi referencas al la seksa vivo kutima de la individuo.

La publika nudeco estas regule konsiderata kiel ofenda aŭ helpanto de publika malordo kaj ĝi estas uzata foje en sociaj protestoj.[3] Aliflanke nudismo estas kultura movado kiu klopodas, ke la socia nudismo iĝu vivostilo. La nudismo intencas la akcepton de la homa korpo kiel arta esprimo, kaj defendas la personan rajton esti komplete nuda.[4]

Kelkaj tipoj redakti

Notoj redakti

  1. Baunach, Dawn Michelle. "Exhibitionism" en Sex and Society. Tarrytown, New York: Marshall Cavendish, 2010. ISBN 978-0-7614-7906-2. p.220
  2. Exhibicionismo Difino en Word Reference
  3. Nudism & Naturism Legal Aspects Religious Tolerance Arkivigite je 2020-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 23an de aprilo 2020.
  4. «The Naturist Society». Arkivita el la originalo en la 22a de septembro 2011. Konsultita la 24an de aprilo 2020.