Ekspedicio de Amundsen al la Suda Poluso

Ekspedicio de Amundsen al la Suda Poluso estas norvega ekspedicio gvidata de Roald Amundsen, kies anoj kiel unuaj atingis Sudan Poluson. Amundsen kaj liaj kamaradoj atingis ĝin la 24-an de decembro 1911, kvin semajnoj antaŭ alveno de Robert Falcon Scott kiu estis gvidanto de ekspedicio Terra Nova. Amundsen kun sia teamo sekure revenis al bazo situigita ĉe marbordo de Antarkto. Dekkelkajn monatojn poste li sciis pri morto de Scott dum reveno el Suda Poluso.

Komencen Amundsen planis organizadon de ekspedicio al la Norda Poluso. Li komencis vastan kampanjon por kolekti fonduson kaj ricevis ankaŭ permeson de Fridtjof Nansen por uzi lian antaŭan ŝipon „Fram”. Preparado al tiu ekspedicio estis konfuzitaj en 1909 per novaĵo pri alveno de Frederick Cook kaj Robert Peary al la Norda Poluso. Amundsen do ŝanĝis planojn de ekspedicio kaj decidis ekspedici al Suda Poluso. Ne informis pri tio al publika medio, por ne demotivigu subtenantojn. Informis pri ŝanĝo de la planoj ĵus mallonge antaŭ forveturo el Madejro en septembro 1910.

Amundsen fondis sian bazon ĉe Balengolfo enirante en Ross-glacikampo. Post kelkaj monatoj de preparadoj, esplorpreparoj kaj unu ne sukcesa provo atingi la Poluson, Amundsen forlasis bazejon kune kun 4 anoj oktobre 1911. Dum ekspedicio la esploristoj malkovris Glaĉeron Axel Heiberg pro kio trairis Antarktan Altebenaĵon. Lertkapabla uzo de skioj kaj kunjungitaĵoj ebligis al teamo rapidan atingon por sekvi sen grandaj problemoj al Suda Poluso.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wyprawa Amundsena na biegun południowy en la pola Vikipedio.