Eksperimenta muziko

Eksperimenta muziko estas ĝenerala esprimo por ajnatipa muziko kiu superas la ekzistantajn limojn kaj la difinojn de ĝenro [1]. La praktiko de eksperimenta komponarto estas difinita svage fare de eksploremaj intencoj kiuj opozicias radikale kaj pridemandas la instituciitajn konvenciojn de kompono, interpreto kaj estetiko en muziko [2]. La elementoj de la eksperimenta muziko inkludas la nedefinitan muzikon, en kiu la komponisto enkondukas la elementojn de hazardo aŭ la neantaŭvideblecon rilate al la kompono aŭ al ties ludado. La artistoj povas alproksimiĝi ankaŭ al mikso de diversaj stiloj kaj aligi elementojn ĉu heterodoksoj ĉu unikajn. [3]

Tiu praktiko elstariĝis ĉefe meze de la 20a jarcento, partikulare en Eŭropo kaj Nordameriko. John Cage estis unu de la unuaj komponistoj kiuj uzis la terminon kaj unu de la ĉefaj plinovigistoj de la eksperimenta muziko, uzante teknikojn de misdifino kaj serĉante nekonatajn rezultojn. En Francio, jam en 1953, Pierre Schaeffer ekuzis la terminon "musique expérimentale" por priskribi komponarton kiu inkludis muzikon registritan, musique concrète kaj elektronische Musik. Krome, en Usono, fine de la 1950-aj jaroj oni uzis signifon tre diferencan de la termino por priskribi la komponarton kontrolita de komputilo asocia kun komponistoj kiel Lejaren Hiller. Harry Partch kaj Ivor Darreg laboris kun aliaj skaloj de agordo bazitaj sur la fizikaj leĝoj de la harmonia muziko. Por tiu muziko, ambaŭ disvolvigos aron de eksperimentaj muzikinstrumentoj. "Musique concrète" (en franca "konkreta muziko"), estas formo de elektroakustika muziko kiu uzas la akustikan sonon kiel komponrimedo. La libera improvizado aŭ la libera muziko estas muziko improvizita sen regulo trans la gusto aŭ la klino de la koncerna muzikisto. Tre ofte, la muzikistoj faras klopodojn por eviti kliŝojn, tio estas, referencojn malfermajn al konvencioj aŭ muzikajn ĝenrojn rekoneblajn.

Ĝenroj redakti

Notoj redakti

  1. (Anon., n.d.(c))
  2. (Sun, 2013)
  3. (Anon., n.d.(c))

Bibliografio redakti