Eksperimento de Griffith

La eksperimento de Griffith estis disvolvita en 1928 de Frederick Griffith. Ĝi estis unu el la unuaj eksperimentoj, kiuj sugestis ke bakterioj kapablis transigi genetikan informon.

La eksperimento de Griffith

Griffith uzis la bakterion streptococcus pneumoniae, kiu estigas pneŭmonion ĉe musoj. Tiu bakterio ekzistas en du formoj, la tiel nomata S-formo (de la angla smooth, glata) kaj la R-formo (de la angla rough, malglata).