Eksplodo de gasodukto en Moskvo (2009)

Eksplodo de gasodukto estas serioza akcidento, okazinta nokte la 10-an de majo 2009 en sud-okcidenta parto de Moskvo.

Eksplodo de gasodukto en Moskvo (2009) (Moskvo)
Eksplodo de gasodukto en Moskvo (2009) (Moskvo)
DEC
Flamo post la eksplodo
Damaĝita konstruaĵo de scienca instituto

Proksimume je 0:30 ĉe la strato Ozjornaja okazis eksplodo de gaso en gaskondukilo, poste komenciĝis forta incendio; pro la akcidento estis damaĝitaj proksimume 30 apudaj aŭtomobiloj kaj proksimaj konstruaĵoj (interalie, estis detruitaj du laboratorioj de sciencaj institutoj), suferis 5 homoj (stiristoj kaj pasaĝeroj). Poste komenciĝis forta incendio.

La incendio daŭris ĝis 15:43 la 10-an de majo. Dekomence la flamo estis 200-300 metrojn alta; oni asertas, ke ĝi estis videbla el ĉiuj distriktoj de Moskvo kaj el proksima Apudmoskvo. Sur la loko de eksplodo aperis 10-metra funelo kun 3-metra profundo.

Laŭ informo de la FS pri ekologia, teknika kaj atoma inspektado, la katastrofo estis kaŭzita de regulrompigoj dum konstruado kaj riparado kaj malbonkvalita materialo. 7 homoj estis kulpigitaj.

Eksteraj ligiloj redakti