Eksplodoj de 2015 en Tjanĝino

Merkrede, la 12-an de aŭgusto 2015 almenaŭ du eksplodoj okazis ene de 30 sekundoj en stokejo de la haveno en la distrikto Binhai de la urbego Tjanĝino de Ĉinio.[1][2] Pli ol cent homoj estis mortigitaj (ĝis la 16-a de aŭgusto registriĝis 112 mortoj) kaj pliaj centoj vundiĝis. La kaŭzon de la eksplodo oni ne tuj sciigis, sed komencaj raportoj indikis industrian akcidenton.[2] La fajro kaŭzita de la komenca eksplodo daŭre brulis senbride dum la semajnfino, kaŭzante pliajn malĉefajn eksplodojn. La Ĉinia Tertrema Reta Centro raportis, ke la unua eksplodo havis TNT-ekvivalenton de 3 tunoj, la dua eksplodo de 21 tunoj.[3] Ĝis 1000 fajrobrigadistoj[3] laboris por limigi kaj fine estingi la fajrojn. Soldatoj sendiĝis al Tjanĝino por konstrui tendajn amasloĝejojn kaj malplenigi stratojn.

fajropilko de la unua eksplodo

Ĉinaj ŝtataj amaskomunikiloj raportis, ke almenaŭ la komencaj eksplodoj estis pro nekonataj danĝeraj materialoj en ekspedaj ujoj ĉe stokejo posedata fare de la firmao Ruihai Logistics,[4] specialiĝanta pri traktado de danĝeraj materialoj.[1] Rapide tutmonde publikiĝis multaj kritikaj juĝoj pri malatento de prisekuraj reguloj en la stokejo.[5]

Referencoj redakti