Eksplodoj en Bejruto (2020)

la eksplodoj ĉe la Haveno de Bejruto la 4-an de aŭgusto 2020

La 4-an de aŭgusto 2020 du eksplodoj okazis en Bejruto, la ĉefurbo de Libano.

La eksplodoj okazis ĉe la Haveno de Bejruto kaj lasis almenaŭ 207 homojn mortintajn, almenaŭ 6500 vunditajn, kaj multajn pliajn malaperintojn. Multaj miloj da homoj restis senhejmaj.

La eksplodoj eble estis kaŭzitaj de 2750 tunoj da amonia nitrato, kiujn la registaro prenis kaj stokis en la haveno sen sekurecaj mezuroj dum la pasintaj ses jaroj.

Bildaro redakti