Eksponperiodo (fotado)

Eksponperiodo (aŭ laŭ ReVo: tempo de impreso) estas periodo da tempo, dum kiu obturatoro estas malfermita por lumo por ekspono de foto. Do lumsensa materialo dum ĉi tiu periodo estas sub kontinua ago de la lumo.

Se kvanto de la lumo dum eksponperiodo estas varia do estas plena eksponperiodo kaj efika eksponperiodo. La efika ĉiam estas ne pli granda ol la plena.

Plena eksponperiodo estas periodo ekde komenco de malfermo de la obturatoro ĝis fino de la fermo.

Efika eksponperiodo estas eksponperiodo, kiu devus esti por fari la saman fotan efekton, se kvanto de la lumo estus la sama dum la tuta eksponperiodo kaj egala al ĝia maksimuma reala valoro.Se la variado de kvanto de la lumo estas pro specialaĵo de la obturatoro, oni difinas rendimenton de la obturatoro kiel rilatumo de la efika eksponperiodo kaj la plena eksponperiodo. Kutime por la sama obturatoro ĝia rendimento estas des pli granda ju pli granda estas la eksponperiodo kaj ju malpli granda estas la relativa truo.