Ekspreso (planlingvo)

Ekspreso , estas unu el la projektoj de planligvo proponita de nov-hampŝira mezgrada instruisto Jacinto Javier Bowks de la Rosa (plumnomoj Ilvi kaj Hyacinthus Xavier Hispalensis) en 1996 (aliaj estas Auxilingua, Bitruskan, Dalid, Esperando, Europeano kaj Latineo). Ŝajnas ke Ekspreso estas la plej disvolvita el ĝia "frataro". La aŭtoro estas interlingvaisto kaj la ĉefa kontribuanto de interlingvaa vikipedio.

La nomo Ekspreso devenas de latina vorto "expressus", participo de "exprimere" (eksprimi, diri).

Ĝia moto estas "Ekspreso: La lingua pro la persona in haste" (Ekspreso la lingvo por la personoj en urĝeco). Simbolo de Ekspreso estas verda minuskla e aŭ kuranta homo. Estas ĉemizoj kaj ursetoj kaj aliaj varoj kiu oni povas aĉeti kun Ekspresa simboloj en elektronika "Boteka de Ekspreso".

Alfabeto

a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z

C, Q, W, X, Y estas uzataj nur por "fremdaj" vortoj.

Ekzemploj:

Patro nia: Pater de nos, ke esen in la selos, ke la nomino de vo esen sanktifiked, ke la regno de vo venien, ke la volunta de vo esen fakted superi la tera komi alsi in la selo. Donen ad nos hok dia la pane de kati dia, et perdonen ad nos la debitas de nos komi nos perdonen ad debitores de nos, et non dukten ad nos in temptesion, mai liberen ad nos de malo.

Tradukita citaĵo de Zamenhof: la lingua internesional de la generesiones futuri no vaden poter eser si no uni lingua planifiked ("lingvo internacia de la venontaj generacioj estos sole kaj nepre nur lingvo arta").

Ekspreso ŝajnas influita de Novial kvankam ĝia aŭtoro diras ke ĝi devenas el la Interlingvao. La projekto klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj.

Eksteraj ligiloj redakti