Eksterscena voĉo (angle: voice-over) estas voĉo, kiu prikomentas surekranajn okazaĵojn aŭ kiu simultane tradukas diraĵojn. Traduki vidbendojn, filmojn kaj dokumentariojn per voĉaj komentoj estas teknike malpli komplike ol dublado[1], ĉar ne necesas kongruigi la voĉon kun la buŝmovoj aŭ aliaj gestoj kaj sondetaloj. Temas pri tekniko uzata en kino, televido, teatro kaj multaj aliaj tipoj de prezento.

Ashley Eckstein registranta eksterscenan voĉon.

La eksterceneja voĉo estas voĉo, kiu rakontas la historion, enkondukas aŭ donas komentojn en filmo, televida programo, reklamfilmeto aŭ dokumenta filmo. La ĉefa diferenco kun dublado estas, ke la voĉo ne devas esti sinkronigita kun la originala voĉo kaj eblas uzi unusolan komentan voĉon por traduki ĉiujn originalajn voĉojn.

Kiam eksterscena voĉo estas uzata, la sono de la voĉo estas uzata super aliaj bildoj. La persono faranta la eksterscenan voĉon ne videblas.

Referencoj redakti

  1. (eo) Terminareto pri tradukado, Tekstoj.nl

Vidu ankaŭ redakti