Ekumena traduko de la Biblio

franclingva ekumena traduko de la biblio

Ekumena Traduko de la Biblio, aŭ Biblio TOB laŭ la (akronimo de Traduction Oecuménique de la Bible (Ekumena Traduko de la Biblio)[1] estas versio de la Biblio publikigita franclingve en 1975-76 zorge de la Eldonoj Du Cerf, kunrealigita de katolikaj kaj protestantaj ekzegezistoj, finfine garantiita de ortodoksaj fakuloj. Enkondukoj al la unuopaj libroj kaj paĝpiedaj notoj estas riĉaj kaj zorgitaj egale al tiuj de la Biblio de Jerusalemo, sed pli freŝdataj.

La libroj ne estas ordigitaj laŭ la Vulgato (tiun sinsekvon konservis ankaŭ la katolika kanono), sed sekvis la vicon de la hebrea kanono, nome post la prakanonaj de la Malnova Testamento sekvas la duakanonaj, fine la novtestamentaj. Tiu elektita kriterio kunportis ke la eldonistoj decidis prezenti duoblan tradukon de la libro de Ester, nun alveninta duteksta, hebrea kaj greka.

En 1987 eliris la dua franca eldono. En 2004 estis republikita franca eldono de Pentateŭko kun notoj kaj enkondukoj ĝisdatigitaj laŭ la freŝdataj historiaj kaj ekzegezaj studoj.

La biblio TOB estis tradukita al diversaj lingvoj foje unuvoluma foje plurvoluma. Spite ĝiajn neoficialecon kaj neliturgiecon ĉe ĉiuj kristanaj konfesioj, TOB akiris la plej altan “neoficialan” konsenton inter la bibliistoj de la diversaj kredoj.

Karakterizoj de la TOBA traduko redakti

Tiu traduko estas certe neinversigebla etapo de la ekumenismo inter la kristanaj eklezioj ankaŭ pro jenaj motivoj: ĝi estas pli atenta al la fideleco al la litera ol antaŭaj ekumenaj komunaj bibliaj liturgiaj tekstoj kiel la “Interkonfesia lingvokuranta Biblia Traduko”, estas dotita je ĝeneralaj enkondukoj kaj apartaj por ĉiu libro, la notoj havas karakterizojn filologiajn, historiajn kaj doktrinajn: ili estis redaktitaj de fakuloj katolikaj kaj protestantaj en daŭra konsulto kun la teologiista ortodoksa komisiono.

La Malnova Testamento estas tradukita el la masora teksto, krom tiuj pasaĵoj kiuj estas indikitaj en notoj kiel gravaj variantoj en aliaj manuskriptoj, aparte tiuj de la Septuaginto. La maloftaj kazoj en kiuj oni malproksimiĝas el la masora teksto estas konigitaj en notoj.

Por la personaj propranomoj kaj toponomoj oni preferis respekti la originan sonon kaj literumadon.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Tob en la hebrea signifas “bona”, kio tamen neniel rilatas al la TOB