Ekzakteco kaj precizeco

En la kampoj scienco, teknologio kaj statistiko, la ekzakteco[1] (komparebla kun ĝusteco) de mezura sistemo estas la grado de proksimeco de mezuroj de kvanto al ties reala (vera) valoro. La precizeco[1] (komparebla kun fideleco) de mezura sistemo, ankaŭ nomita reprodukteblecoripetebleco laŭ la respektivaj mezuradaj kondiĉoj, estas la grado al kiu ripetaj mezuroj sub la samaj kondiĉoj donas la samajn rezultojn.[2] Kvankam la du terminoj ekzakteco kaj precizeco povas havi la saman signifon en ĉiutaga parolado, oni intence kontrastigas ilin en la kunteksto de la scienca metodo.

Mezursistemo povas esti ekzakta sed ne preciza, aŭ preciza sed ne ekzakta, aŭ ekzakta kaj preciza, aŭ malekzakta kaj malpreciza. Se eksperimento enhavas sisteman eraron, pliigi la nombron da specimenoj ĝenerale plibonigas la precizecon sed ne la ekzaktecon. La rezulto estas konsekvenca sed malekzakta rezultaro el difekta eksperimento. Elimini la sisteman eraron plibonigas la ekzaktecon sed ne ŝanĝas la precizecon.

Oni konsideras mezursistemon valida se ĝi estas kaj ekzakta kaj preciza.

Rilataj terminoj redakti

Rilataj terminoj inkludas:

taksdevio - nehazardaj aŭ direktitaj efikoj kaŭzitaj de faktoro(j) nerilata(j) al la sendependa variablo
ekarto - diferenco inter la proksimuma kaj la ekzakta valoro
eraro - malĝustaĵo, kaj estas uzata en malsamaj fakoj
tolero (pp industria preciz-fabrikado) allasebla ekarto al la ekzakta valoro de certa grando (dimensio, maso, frekvenco k.a.)
distingivo aŭ distingokapablo
signifaj ciferoj de numero - la nombro da ciferoj de la valoro kiuj estas pravigeblaj de la ekzakteco kaj precizeco

La samajn terminojn oni aplikas al nerektaj mezuroj, t.e. valoroj akiritaj per kalkula proceduro sur observitaj datenoj.

Plue al ekzakteco kaj precizeco, mezuroj eble ankaŭ havas mezuran distingivon, kiu estas la plej malgranda ŝanĝo en la konsiderata fizika kvanto, kiu tamen donas respondon en la mezuro.

En cifereca analitiko, ekzakteco ankaŭ estas la proksimeco de kalkulo al la vera valoro; dum precizeco estas la distingivo de la reprezentaĵo, tipe difinita de la nombro da dekumaj aŭ duumaj ciferoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 JCGM 200:2008 International vocabulary of metrology — Bazaj kaj ĝeneralaj konceptoj kaj rilataj anglalingvaj terminoj (VIM)
  2. John Robert Taylor. (1999) An Introduction to Error Analysis: The Study of Uncertainties in Physical Measurements. University Science Books, p. 128–129. ISBN 0-935702-75-X.