Ekzameno estas zorga trarigardo kaj detala esploro de iu problemo en ĝenerala senco, en pedagogia senco kontrolo de scioj de lernanto, studentokandidato por iu funkcio aŭ rango.

En la lerneja praktiko estas lernantoj ekzamenataj de sia instruisto ĉe la tabulo, starante antaŭ la samklasanoj. Tiu metodo ne nur eliminas je minimumo eblecon de suflorado aŭ utiligo de kaŝslipetoj, sed instruas ankaŭ publike paroli antaŭ pluraj personoj, subpremi nervozecon kaj klare prononci. Preskaŭ ĉiutage estas kelkaj lernantoj ekzamenataj, sed tute ne regule, por ke la lernantoj ne sciu, kiam venos ilia vico. Tio devigas ilin senĉese atenti kaj atendi alvokon al la tabulo, ne maldiligenti, ne neglekti la lernadon.

Universitataj studentoj estas ekzamenataj pri unuopaj studobjektoj laŭ semestroj. Estas ilia afero, ĉu ili vizitis la prelegojn kaj kiamaniere ili utiligis la lernolibrojn - ili devas sukcesi ĉe la semestra ekzameno por povi daŭrigi la studadon. Malsukcesintaj studentoj ricevas ŝancon fari riparan ekzamenon.

Speciala kazo estas finstudaj ekzamenoj antaŭ la ekzamena komisiono konsistanta el pluraj ekzamenantoj, kiuj kontrolas la sciojn de ekzamenatoj.

Ĉe metilernejo oni faras metian ekzamenon, kiu estas parte teoria, parte praktika (kreo de propramana produkto de la koncerna fako).

Ĉe la mezlernejoj (gimnazio, liceo, teknikumo) la ekzamenatoj devas submetiĝi al abiturienta ekzameno, nomata ankaŭ ekzameno pri matureco.

Por mezlernejoj kaj altlernejoj kutime oni devas submetiĝi al akcepta ekzameno.

Universitataj studentoj kiel parton de sia finstuda ekzameno devas prezenti kaj defendi diplomlaboraĵon por fariĝi diplomitoj.

Por akiri pli superan rangon oni devas fari ekzamenojn bakalaŭrajn, magistrajn, inĝenierajn, doktorajn (kompletigitajn per disertaĵo), por docentiĝi kaj profesoriĝi necesas habilitiĝo.