Babilona ekzilo

(Alidirektita el Ekzilo babilona)

La babilona ekzilo aŭ kaptado babilona estas termino kiu aludas al la deportado al Babilono de judoj de Jerusalemo kaj de la reĝlando de Judio en la tempoj de Nebukadnecar la 2-a. La forporto okazis en tri ondoj, unua en 597 antaŭ nia erao, dua plej signifa en 586 antaŭ nia erao, kiam la reĝlando de Judio definitive ĉesis ekzisti kaj tria, kompletiga kvin jarojn poste, en 581 antaŭ nia erao. Post la okupo de Babilono per la Persa Imperio, la persa reĝo Kiro la Granda permesis al multaj poseuloj de tiuj judoj en 539 antaŭ nia erao reveni al sia lando en la nomita Reveno al Ciono.

La babilona ekzilo laŭ la Biblio redakti

Ligiĝas al tiu historia okazaĵo jenaj bibliaj libroj.

Sed la graveco de la ekzilo en la Biblio plias ol ĉiuj aliaj temoj. Diversaj pribibliaj fakuloj hodiaŭ pensas, ke la tuta Biblio estis reverkita kaj enlibrigita, aŭ almenaŭ profunde retuŝita (en la eroj plej antikvaj), en la tempoj de la ekzilo kaj en dependo de ĝi (sendube en la du postaj jarcentoj prefere ol dum la ekzilo mem). Nome, la ekzilo estintus traŭmo tiom granda por la ekzilitoj ke ili devis reinterpreti sian identecon kaj sian religion pro la manko de la Templo de Jerusalemo, de reĝo kaj de teritorio.

Ekzilo de Judoj redakti

Nur en la lando Judio pluvivis la kulto al Javeo post la detruo de la Regno de la Nordo, la Izraela reĝlando, kies popolo, invadita, jam estis deportita de Asirianoj proksimume en 722 antaŭ nia erao.

Pli ol cent jaroj poste, male estos la regno de Sudo la invadita, sed, malgraŭ tio, okazas ke ĝuste en tiu ero de izraela popolo konserviĝis la juda religio. En la Biblio tiuj fideluloj pretervivintaj estas epitetataj “Restaĵo de Izraelo”.

Okazas en tiu periodo ke ekas asimiliĝi la vortoj hebreoj kaj judoj, hebreismo kaj judismo, kvankam ne tute similaj.

Deportado al Babilono redakti

La deportado de judoj okazis en tri momentoj (vidu Jeremian 52,28-30)). La unua datiĝas je la tempoj de reĝo Ioiakìm (en 597 antaŭ nia erao) sekve de la malvenko de la Regno de Judio ribelinta kontraŭ la Babilanoj: la templo estis parte disrabita kaj detruita kaj iuj civitanoj, elektitaj inter la plej gravuloj, estis ekzilitaj. Dekunu jarojn pli malfrue (en 586 antaŭ nia erao), post alia ribelo kontraŭ la imperio je la tempo de reĝo Sidkija, la urbo Jerusalemo estis eldetruita kaj okazis nova deportado: kaj tiel finiĝis la Regno de la Sudo. Sed kvin jarojn pliposte (do en 581 antaŭ nia erao), ĉiam laŭ Jeremia, tria ekzilo kompletigis la du antaŭajn. Certe, al Babilono estis deportita la elitoj religia, politika kaj ekonomia de la judaro kaj ne la kampara loĝantaro.

La reveno redakti

 
Ilustraĵo pri la eldetruo de Jerusalemo, el la Nurenberga Kroniko

Post la okupo de Babilono fare de la Persa Imperio, la persa reĝo Kiro la Granda allasis al hebreoj la permeson reveni al sia lando kaj rekonstrui la duan templon de Jerusalemo (539). Oni opinias ke, pli ol kvindek mil homoj profitis je la permeso. Sed la bibliaj libroj atestas ankaŭ ke multaj restis en Babilono: tiuj ĉi estos la unua nukleo de la hebrea diasporo.

Persoj havis politikan koncepton malsaman ol tiun de Babilanoj kaj Asirianoj koncerne la administradon de la popoloj konkeritaj: ili regadis la lokan loĝantaron pere de lokaj personoj. Antaŭe la popolo de la Nordregno estis deportitaj de Asirianoj por ne plu reveni al sia lando: la pretervivintoj el la babilona ekzilo estis, ĉe iliaj okuloj, ĉio kio restis de la "dekdu triboj de Izraelo".

Aliaj uzoj de termino ”Babilona Ekzilo” redakti

La esprimo “Ekzilo Babilona” estas ankaŭ uzata reference al eksterbibliaj sekvaj historiaj eventoj:

  • Ekzilo babilona de la papado reference al restado de la papo en Avinjono (1309-1377).
  • Ekzilo babilona de la Eklezio estas traktaĵo de Marteno Lutero (1520) en kiu estas ekzamenataj la sep sakramentojn je la lumo de la Biblio, cele malkovri spurojn pri ili ĉar por li la unika fonto de krederoj estis la Biblio.
  • Krom tio, la babilona ekzilo fariĝis metaforo de la mistika lingvaĵo signifanta la forigon de la animo el Dio al kiu ĝi fakte anhelas.

Vidu ankaŭ redakti