El-Bab, arabe: ‎الباب‎‎, angle Al-Bab estas urbego en Sirio en Gubernio Alepo, en la samnoma distrikto. La loknomo signifas: pordo.

El-Bab
urbo • urbego • populated place in Syria
Administrado
Demografio
Loĝantaro 144 705  (2007) [+]
Loĝdenso 4 824 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 22′ N, 37° 31′ O (mapo)36.372537.517777777778Koordinatoj: 36° 22′ N, 37° 31′ O (mapo) [+]
Alto 471 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha) [+]
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
El-Bab (Sirio)
El-Bab (Sirio)
DEC
El-Bab
El-Bab
Situo de El-Bab

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Al-Bab [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

El-Bab situas en nordokcidenta parto de la lando. Halepo troviĝas 40, la turka landlimo 30 kilometrojn. La loĝantoj estas plejparte sunaistoj, islamaj araboj.

Historio redakti

Dum la Romia Imperio El-Bab estis urbo de provinco de Sirio, konita kiel Batnai. Ties ruinoj ankaŭ nun estas videblaj. En la 7-a jarcento la araba armeo okupis la urbon. Laŭ priskribo en 1226 ĝi estis urbeto kun bazarado, laŭ alia priskribo el la 14-a jarcento estis malgranda urbo kun merkato, banejo, agrablaj ĝardenoj kaj moskeoj.

Ĝis 2012 El-Bab estis relative nedifektita per la siria interna milito. Tamen en la menciita jaro la siria armeo malfermis fajron kontraŭ manifestacianoj en la urbo, poste ribela movado kreiĝis. En la sekva jaro jam Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio kontrolis la urbon. En 2016 post falo de Halepo la siriaj ribeluloj alvenis, dum Turkio bombardis la urbon. Supozeble la iam grandurbo apenaŭ estas loĝata.

Klimato redakti

El-Bab situas en mediteranea klimato kun influo de kontinenta klimato. Jare pluvas nur 329 mm. Inter julio-aŭgusto ĝenerale neniam pluvas. En decembrojanuaro ne pluvetas, sed neĝas.

Fontoj redakti

  • WikiTrans