El-Uali Mustafa Sajid

Al-Ŭali Mustafa Sajjid (arabe الوالي مصطفى سيد, al-Ŭālī Muṣṭafā Sajjid), en eŭropa historiografio ofte konata kiel El Uali Mustafa Sajed aŭ mallonge El UaliLuali (naskiĝis en 19481950, mortis en 1976), estis revoluciulo kaj naciisma estro de la saharanoj, fondinto kaj dua Ĝenerala Sekretario de la Fronto Polisario kaj unua Prezidento de la Araba Demokratia Sahara Respubliko (ADSR).

El-Uali Mustafa Sajid
Persona informo
Naskiĝo 19481950
en Bir Lehlou
Morto 9-an de junio 1976 (1976-06-09)
en Inŝiri
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per mortis en batalo vd
Religio sunaismo vd
Ŝtataneco Araba Demokratia Sahara Respubliko vd
Alma mater Universitato de Mohamedo la 5-a vd
Partio Fronto Polisario vd
Profesio
Okupo paŝtistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monero de 40.000 saharaj pesetoj rememoraj de la rilatoj Venezuelo-Okcidenta Saharo kun la figuro de El Uali.

Biografio redakti

Dekomence bedueno, pro familiaj problemoj, li devis setliĝi en Tan-Tan kaj studi juron en Maroko. Poste li veturis tra Eŭropo. Li kuniĝis al aliaj ribelemaj saharanoj kaj fine de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj ili fondis diversajn ĝermajn organizojn kiuj kunfluis en la Fronto Polisario. Li suferis la malhumanan militagadon de la invada maroka armeo fine de 1975 kaj komence de 1976 oni kreis la ŝtatan ĝermon de la Araba Demokratia Sahara Respubliko, kies unua prezidento li estis. El Uali mortiĝis dum gerila agado revenante el atako kontraŭ Nuakŝoto, en Maŭritanio, kiu estis unu el la invadintaj ŝtatoj de Okcidenta Saharo.

Eksteraj ligiloj redakti