El Periódico Extremadura

El Periódico Extremadura estas regiona gazeto en Hispanio kaj distribuita ĉefe en Ekstremaduro kaj ene de ĝi ĉefe en la provinco Cáceres. Temas pri ĉiutaga ĵurnalo de ĝenerala informado, paga kaj de matena distribuado, posedo de la grupo Grupo Zeta.

El Periódico Extremadura
emblemo
gazeto
Komenco 1923 vd
Lando(j) Hispanio vd
Fondinto(j) Pedro Segura y Sáenz vd
Posedata de Prensa Ibérica vd
vdr

Ĝi havas centran sidejon en la urbo Cáceres. Ekde 1923 oni eldonas ĝin preskaŭ seninterrompe kun ampleksa informaro pri Ekstremaduro, Hispanio kaj internaciaj aferoj. Ĝi disponas de apartaj rubrikoj kaj suplementoj al diversaj temoj sociaj kaj kulturaj kaj vendeblas semajnfine kun apartaj suplementoj.

Inter notindaj okazaĵoj oni meciu ke unu el ĝiaj ĵurnalistoj, nome Juan Milán Cebrian, diskonigis la unua la novaĵon de la memproklamo de Francisco Franco kiel ŝtatestro de Hispanio (caudillo) kiam tio okazis en Cáceres en Septembro de 1936 komence de la Hispana Enlanda Milito.

En julio de 2010, la ĵurnalo atingis rekordan pinton de disvastigo ĝis tiam per totalo de 52.000 ĉiutagaj legantoj.[1]

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti