Diario Oficial El Peruano (Oficiala Gazeto El Peruano (La peruano)) estas la oficiala gazeto de Peruo. Tiu gazeto estis fondita la 22-an de oktobro, 1825, fare de Simón Bolívar, kvankam ĝi ŝanĝis ofte sian nomon en la venontaj jardekoj kaj ĝi ne estis publikigita kontinue ekde sia apero. Krom disvastigo de novaĵoj, ĉiuj leĝoj aprobitaj en Peruo devas esti publikigita de El Peruano.

El Peruano
gazeto
Komenco 1825 vd
Lando(j) Peruo vd
Sidejo Limo
Fondinto(j) Simón Bolívar vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Unua eldono de El Peruano (1825).

Ĝi estas nune eldonita de Delfina Becerra González. Ĝi estas publikigita de la Perua Kompanio Editorial Services SA - Editora Peru (Empresa Peruana de Servicios Editoriales SA - EDITORA PERÚ), nome ŝtata entrepreno sub privata juro.