El retablo de maese Pedro

El retablo de maese Pedro (La pupteatro de Majstro Petro) estas pup-opero unuakta kun prologo kaj epilogo, komponita de Manuel de Falla por hispanlingva libreto bazita sur epizodo el Kiĥoto de Miguel de Cervantes. La libreto estas mallongigo de la ĉapitro 26 de la dua parto de Kiĥoto, kun kelkaj linioj aldonitaj el aliaj partoj de la verko. Falla komponis tiun operon "kiel omaĝo al la gloro de Miguel de Cervantes" kaj dediĉis ĝin al la Princino de Polignac, kiu komisiis le verkon. Pro sia mallongeco laŭ operaj standardoj (ĉirkaŭ 27 minutoj), ties tre defia parto por knabo operkantista (kiu havas fakte la plej liniojn), kaj ties uzado de pupoj, ĝi ne estas parto de standarda opera repertorio.

El retablo de maese Pedro
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
vdr
Kiĥoto rigardas la pupteatron de Majstro Petro. Ilustracio de Gustave Doré el Kiĥoto, ĉapitro 26
En la sceno 6, Kiĥoto, konvinkita ke la pupoj estas realaj, detruas la pupteatron. Ilustracio de Gustave Doré el Kiĥoto, ĉapitro 26

Otto Mayer-Serra priskribis tiun operon kiel verko kie Falla transiris "Andaluzismon" al sia tujaj muzika influo kaj koloro kaj ekis la transiron en la "Hispana novklasikismo" de siaj postaj verkoj.[1]

Historio redakti

En 1919 Winnaretta Singer, konata ankaŭ kiel la Princino Edmond de Polignac, komisiis el Falla pecon kiu estu ludata en sia salono, uzante ŝian prilaboratan pupteatron. (Aliaj mendoj ŝiaj estis de Igor Stravinski Renard kaj de Erik Satie Socrate, kvankam neniu el tiuj verkoj havis sian premieron en ŝia privata teatro.) Tiu verko estis kompletita en 1923. Falla decidis uzi epizodon el la verko de Cervantes Kiĥoto kiu fakte okazas en puptreatro. Kiĥoto rigardas pupspektaklon kaj reagas por savi la minacatan damon, kaj tiel li detruas la pupteatron de la kompatinda Majstro Petro.

Roluloj redakti

Rolulo Voĉo Premiero, 25a de Junio 1923[2]
(Dirigento: Vladimir Golschmann)
Don Quijote (Kiĥoto) basobaritono Hector Dufranne
Maese Pedro (Majstro Petro) tenoro Thomas Salignac
Trujamán, knabo knabo soprano (en aŭdioregistroj, ofte fare de virino) Amparito Peris
Sancho Panza nekantanta
La gastejestro nekantanta
Studento nekantanta
La paĝio nekantanta
Armitaj homoj

Instrumentaro redakti

Ensemblo: fluto (duobla fluteto), 2 hobojoj (Angla korno), klarneto, fagoto, 2 kornoj, trumpeto, perkutado (sonorilo, tenora tamburo, rasliloj, tamburino, tam-tamo, ksilofono), timpano, klaviceno, harpogitaro (aŭ harpo), kordinstrumentoj.

Registroj redakti

Aŭdio

  • 1950: Ataúlfo Argenta, cond.; E. D. Bovi (baritono), E. de la Vara (tenoro), Lola Rodríguez de Aragón (sop.). Orq. Nacional de España. Columbia RG 16109-12 (1 disc 78 rpm)
  • 1953: F. Charles Adler, cond.; Otto Wiener (baritono), Waldemar Kmentt (tenoro), Ilona Steingruber (sop.). Wiener Staatsopernorchester. SPA-Records 43 (1 LP)
  • 1953: Eduard Toldrà, cond.; Manuel Ausensi (baritono), Gaetano Renon (tenoro), Lola Rodríguez de Aragón (sop.). Orc. National de la Radiodiffusion Française (Théatre Champs Elysées). Angel 35089 (2 LP); Columbia FXC 217 (1 LP); Fonit 303 (1 LP); EMI 569 235-2 (4 CD, 1996)
  • 1954: Ernesto Halffter, cond.; Chano González (baso), Francisco Navarro (tenoro), Blanca Seoane (sop.). Orc. Théatre Champs Elysées. Ducretet 255 C 070 (1 LP); MCA Classics MCAD 10481 (1 CD)
  • 1958: Ataúlfo Argenta, cond. Raimundo Torres (baso), Carlos Munguía (tenoro), Julita Bermejo (sop.). Orquesta Nacional de España. Decca TWS ŜL 2260 (1 LP). RCA, London
  • 1961: Pedro de Freitas Branco, cond.; Renato Cesari (baritono), Pedro Lavirgen (tenoro), Teresa Tourné (sop.). Orq. de Conciertos de Madrid. Erato; Grande Musique d'Espagne GME 221 (1 CD)
  • 1966: Ernesto Halffter, cond.; Pedro Farrés (baso), José María Higuero (tenor), Isabel Penagos (sop.). Orq. Radiotelevisión Español. Live from Teatro de la Zarzuela performance. Almaviva (1996) (1 CD)
  • 1967 (p)1972: Rafael Frühbeck de Burgos, cond.; Victor de Narké (baritono), Julian Molina (tenoro), Fermin Gomara (boy treble). Orquesta Filarmonía de España. Columbia CS8556 (1LP)
  • 1973: Odón Alonso, cond.; Pedro Farrés (baritono), Julio Julián (tenoro), Isabel Penagos (sop.). Orq. alla Scala of Milan. Zafiro (1 LP)
  • 1977: Charles Dutoit, cond.; Manuel Bermúdez (bar.), Tomás Cabrera (ten.), Ana Higueras-Aragón (sop.). Instrumental Ensemble. Erato STU 70713
  • 1980: Simon Rattle, cond.; Peter Knapp (baritono), Alexander Oliver (tenoro), Jennifer Smith (sop.). London Sinfonietta. Argo ZRG 921 (1 LP); Decca 433 908-2 (2 CD)
  • 1990: Josep Pons, cond.; Iñaki Fresán (baritono); Joan Cabero (tenoro), Joan Martín (knabo). Orq. de Cambra del Teatre Lliure (Barcelona). Harmonia Mundi HMC 905213 (1 CD)
  • 1991: Robert Ziegler, cond.; Matthew Best (bar.), Adrian Thompson (ten.), Samuel Linay (knabo). Matrix Ensemble. ASV CDDCA 758 (1 CD)
  • 1994: Eduardo Mata, cond.; William Alverado (bar.), Miguel Cortez (ten.), Lourdes Ambriz (sop.). Solistas de México. Dorian DOR 90214 (1 CD)
  • 1997: Diego Dini-Ciacci, cond.; Ismael Pons-Tena (baritono), Jordi Galofré (tenoro), Natacha Valladares (soprano). I Cameristi del Teatro alla Scala (Milan). Naxos 8.553499 (1 CD)
  • 2007: Jean-François Heisser, cond.; Jérôme Correas (baritono), Eric Huchet (tenoro), Chantal Perraud (sop.). Orch. Poitou-Charentes. Mirare

Video

La 29an de Majo 1938, la BBC prezentisnigrablankan televidfilmon de anglalingva traduko de la verko, uzante la Kiĥotan tradukon de Thomas Shelton kaj kun gvidado de la brita hispanisto kaj muzikologo J. B. Trend. Frederick Sharpe kantis la rolon de Kiĥoto, Jane Connnard la knabon, kaj Perry Jones la Majstron Petron. Hyam Greenbaum dirigentis la BBC Television Orchestra. Pupoj estis el Hogarth Puppets.[3][4]

Filmita versio en koloro de la opero[5] estas en la DVD Nights in the Gardens of Spain.[6] kaj estas diaponebla en YouTube.[7] Tiu estas la sama filmoversio kiu estis telesendita de A&E en 1992, kaj prezentas Justino Díaz kiel Kiĥoto, Xavier Cabero kiel la knabo, kaj Joan Cabero (patro de Xavier) kiel Maese Pedro, kun Charles Dutoit dirigentante la Montreal Symphony Orchestra. En tiu produkto, la homaj roluloj estas fare de realaj aktoroj, dum la pupoj restas pupoj.[8] La aŭdio estao disponebla ankaŭ en CD.

Referencoj redakti

  1. Mayer-Serra, Otto (Januaro 1943). “Falla's Musical Nationalism”, The Musical Quarterly XXIX (1), p. 1–17. doi:10.1093/mq/XXIX.1.1. Alirita 29a de Novembro 2007.. 
  2. Wolff S. Un demi-siècle d'Opéra-Comique (1900–1950). André Bonne, Paris, 1953, p173.
  3. Master Peter's Puppet Show (TV Movie 1938). IMDb. Alirita 25-a de oktobro 2014.
  4. Master Peter's Puppet Show (TV Movie 1938). IMDb. Alirita 25a de Oktobro 2014.
  5. Decca 071 145-1 ½ CDV (Film 27’51)
  6. Nights in the Gardens of Spain. Amazon.com. Alirita 24a de oktobro 2014.
  7. Manuel de Falla - El Retablo de Maese Pedro (1923). YouTube. Alirita 25a de Oktobro 2014.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-09-03. Alirita 2015-07-07.

Eksteraj ligiloj redakti