El siglo de las luces

El siglo de las luces (la lumiga jarcento) estas romano de Alejo Carpentier.

El Siglo de las Luces
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Alejo Carpentier
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1962
Ĝenro historio
Loko de rakonto Kariboj
vdr

Tiu ĉi romano ekas kaj pluas per senfinaj priskriboj de ĉio: nombradoj, ripetado de gerundioj, koloroj, odoroj, ktp. Oni bezonas detale montri la ĉirkaŭon kaj oni aŭdas ties muzikon. Super tiu fono oni rakontas kiel alvenas la revoluciajn ideojn al la francaj Antiloj inter la 18a kaj la 19a jarcentoj.

En domo de riĉa vendisto loĝas siaj du kreolaj orfaj gefiloj Carlos kaj Sofía kaj la nevo Esteban. Ili ĝuas la abundon kaj solecon kiam alvenas ĉe ili la revoluciulo Victor Hugues kiu alportas la revolucian idearon. Sofía kaj Esteban foriras kun li, sed ŝi revenos dum Esteban restos por vidi kiel disvolviĝas revolucio.

Victor Hugues alportas de insulo en insulon kune la liberigan leĝaron kun gilotino. Esteban vidas ke revolucio alportas ankaŭ teroron. Kiam li povos, forlasos tian vivon kaj revenos kun Sofía kaj poste ambaŭ iras al Madrido, kie ili mortiĝas ĉe stratbatalo kontraŭ la franca armeo, kiel en pentraĵo de Goya, nomata La tria de majo en Madrido. Fakte la titoloj de tiaj pentraĵoj utiliĝis por ĉapitrigo de la romanon. Je la fino ŝajnas, ke la vivo eniras en la arto.

La rakonto traktas la ciklan naturon de kontrolo, detruo kaj evoluo dum revolucio. Stile, ĝi enhavas elementojn de ekzistadismo kaj magia realismo, kaj ĝi spegulas la streĉitecon inter Eŭropo kaj Latin-Ameriko trovita en multaj el la aliaj verkoj de Carpentier.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.