El trato de Argel, nomita foje Los tratos de Argel, estas komedio pri kaptitoj fare de Miguel de Cervantes,[1] datita plej ofte en 1582 kaj iom ŝanĝita poste kiel Los baños de Argel (La banejoj de Alĝero).

El trato de Argel
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel de Cervantes
Lingvoj
Eldonado
vdr

Analizo redakti

Tiu verko apartenas al la unua periodo de la teatraĵaro de Cervantes, nome klasikista kiu sekvas la regulon de la aristotelaj unuoj, kaj ĝi enhavas elementojn membiografiajn (la verkisto aperas en la verko kiel soldato Saavedra)[2] referencajn al lia kaptiteco en Alĝero, kio rilatigas tiun verkon kun aliaj pri kaptitoj kiel La gran sultana, El gallardo español kaj Los baños de Argel. Ĝia strukturo estas iom senfadena, pro kio ĝi estis dividita foje en kvar foje en kvin aktoj, sed ĝi plenumas la regulojn de la unuoj de agado (ununura ĉefa agado), loko (ununura agadejo) kaj ununura tempo (ĝis unu tago por la tuta agado). La kritikistoj indikis kiel misoj kaj mankoj la malabundan scenan aktivemon: temas plie pri psikologia komedio en kiu la kristanaj roluloj klopodas teni la purecon de siaj animoj kaj de siaj korpoj antaŭ la agresemo de fremda kulturo. Estas kelkaj aludoj al la Inferno kaj al la Purgatorio de Dante Alighieri kaj scenojn de granda krueleco. Ŝajnas moderna ties kondamno de la kavalira spirito, kiu ne rilatas al la vera honesteco kaj al la honoro. Inter subtemoj aperas tiu de la libereco, la revenĝo kaj la memmortigo. La roluloj estas tre abundaj, kaj korespondas al ampleksa gamo de avaruloj, konvertitoj al Islamo, trafikantoj, ŝtelistoj kaj aliaj fiuloj, kiuj faraĉas agojn tute senmoralajn, groteskajn aŭ brutalajn de ia teatreco. Oni kondamnas en la verko ĉian perfidon al la familio, al la amikeco kaj al la patrio. La kritikaj kaj realisma emo de Cervantes montriĝas fine de la historio, kiam la kaptitoj devas suferi forgeson aŭ indiferenton fare de siaj samlandanoj kun bona ekonomia situacio. La verko instigas al la reĝo al la solvo de la afero, kio donas propagandan nuancon al la teatraĵo.[3] La verko estis poste imitita de Lope de Vega en Los cautivos de Argel.[4]

Enhavo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Inter la temoj estas la suferiga kaptiteco de la kristanoj Aurelio kaj Silvia kaj la amo de la arabino Zara por Aurelio kaj de la arabo Izuf por Silvia. Estas momentoj de granda emocio la plendoj pro la kaptiteco kaj la patriotaj kaj religiaj sentoj en konflikto kun la bedaŭrinda situacio. Finfine Silvia kaj Aurelio ricevas la pardonon de la islama reĝo por esti liberaj kaj malproksimiĝi disde siaj posedantoj Zahara kaj Yzuf.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Notoj redakti

  1. [ https://www.uclm.es/centro/ialmagro/publicaciones/pdf/CorralComedias/3_1993/5.pdf Arkivigite je 2012-02-05 per la retarkivo Wayback Machine] Alirita la 23an de Aŭgusto 2018.
  2. Dua familinomo de Cervantes.
  3. [ http://www.spanisharts.com/books/literature/tcerv.htm Arkivigite je 2018-08-24 per la retarkivo Wayback Machine ] Alirita la 23an de Aŭgusto 2018.
  4. [1] Alirita la 23an de Aŭgusto 2018.

Eksteraj ligiloj redakti