"Elaan of Troyius" [Elaan el Troyius] estas dektria epizodo de la tria sezono de la usona televidserio Star Trek, elsendita la 20-an de decembro 1968. Ĝi estas la epizodo 68-a de la tuta serio kaj verkita kaj reĝisorita de John Meredyth Lucas, la sola fojo en la produktada historio de la originala serio tute verkita kaj reĝisorita de unu sola homo.

Elaan of Troyius
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo Elaan of Troyius
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 20 dec. 1968
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) John Meredyth Lucas • Gene Roddenberry
Scenaro John Meredyth Lucas
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Tellun
Muziko de Fred Steiner
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Nichelle Nichols • Walter Koenig • France Nuyen • Bill Blackburn
IMDb
vdr

La epizodo ekde la titolo mem estas referenco al Iliado de Homero kvankam la rakonto ankaŭ memorigas la legendon de Tristan kaj Iseult kaj la komedio de William Shakespeare La dresado de la megero.

Ĉi tiu epizodo prezentas la unuan aperon de la klasika klingona D-7-klasa batalŝipo, desegnita kaj konstruita de Matt Jefferies. Ĝi ankaŭ distingiĝas ĉar ĉiuj sep ĉefaj rolantoj Kirk, Spock, McCoy, Scotty, Uhura, Sulu kaj Chekov aperas kune en la komandejo dum batalo.

Intrigo redakti

En steldato 4372.5, la federacia stelŝipo USS Enterprise (NCC-1701) alvenas al la planedo Elas (referenco al Helas greka nomo por Grekio), la plej interna mondo en la Tellun-sistemo, por transportado de Elaan, la Dohlman (princino) de Elas. Akompanas ilin Ambasadoro de Troyius (referenco al Trojo), la pli ekstera planedo de la sistemo. Kiel klarigas la Ambasadoro Petri (Jay Robinson), La Elasana Konsilio de Nobeloj kaj la Tribuno de Troyius konsentis geedziĝi Elaan (France Nuyen) kun la troyiusana reganto, Lucas, por certigi pacon inter la du planedoj. Elaan estas malvolonta fianĉino, malbenante aranĝon, kiun ŝi konsideras humiligo. La misio de ambasadoro Petri estas instrui Elaanon en la manieroj kaj kutimoj de la troyiusanoj.

Ne multe post kiam la kosmoŝipo komencas sian vojaĝon al Troyius kun malalta rapideco por doni tempo al la aranĝoj, klingona batalŝipo estas detektita tre malproksime. Por kompliki aferojn plu, Elaan pikvundas Petrion, kiu rifuzas havi pluajn rilatojn kun la Dohlman kaj ĵuras, ke lia reganto neniam geedziĝos kun ŝi. La tasko instrui ŝin nun falas al la kapitano.

Petri klarigas al flegistino Christine Chapel, ke kiam la larmoj de Elasana ino tuŝas la haŭton de viro, lia koro estas "sklavigita por ĉiam". Samtempe Elaan ŝlosas sin en banĉambron kaj komencas plori, dirante, ke ŝi lacas esti malamata de ĉiuj. Kirk kaj Elaan komencas pasian aman aferon.

Unu el la inĝenieroj estas mortigita de Kryton (Tony Young), la ĉefa korpogardisto de Elaan, kiu tiam damaĝas la motoron de la Enterprise kaj provas kontakti la klingonan batalŝipon. Li estas kaptita, sed memmortigas antaŭ ol li povas esti esplordemandita, kaj Kirk ordonas al ĉefinĝeniero Scott kontroli ĉiujn partojn de la propulsaj sistemoj de la ŝipo. Elaan rivelas, ke Kryton amis ŝin kaj furiozis pro la novaĵoj pri la aranĝita geedzeco.

La klingona ŝipo tiam komencas atakon. Kiam Kirk ordonas ke la Enterprise fuĝu, Scott raportas ke, kiel rezulto de la sabotado de Kryton, ĉiu provo tion detruos la kosmoŝipon. Dum la klingonoj pasas sen pafo, estas klare, ke ili esperas venki sen batalo. Scott tiam raportas, ke Kryton damaĝis la dilitiumajn kristalojn en la sistemo de antimaterio, malebligante iri al varpa rapideco aŭ pafi iliajn armilojn.

Elaan aperas en komandejo kun sia geedziĝa vesto kiu inkluzivas strangan kolĉenon. Spock detektas energiojn el tiuj juveloj, kiujn Elaan priskribas kiel ordinarajn ŝtonojn, taksitajn nur kiel bonŝancaj amuletoj. La ŝtonoj fakte estas dilitiumaj kristaloj, kio klarigas la klingonan intereson pri ĉi tiu stela sistemo. Ili povas uzi la ŝtonojn por reenergiigi la motorojn kaj povas surprize ataki la klingonojn.

Elaan estas liverita sekure al Troyius. Antaŭ ol ŝi foriras, Elaan donas al Kirk sian ponardon kiel memoraĵon, klarigante ke ŝi lernis tion "sur Troyus, ili ne portas tiajn aferojn". Ŝi kaj Kirk diras siajn adiaŭojn en la veturila ĉambro, evidente rompante la koron de Elaan. Poste, McCoy aperas sur la ponto por informi, ke li trovis kontraŭilon al la Elasaj larmoj, sed ĝi ŝajne ne bezonatas. Kiel s-ro Spock atentigas, "La Enterprise infektis la Kapitanon longe antaŭ ol faris la Dohlman."