Elba Ramalho

brazila aktoro

Elba Ramalho (naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1951 en Conceição, Paraibo) estas brazila kantistino kaj kantaŭtorino, kiu foje aktivis ankaŭ kiel aktorino. Ŝia muziko ligas elementojn de foroo, de tradicia muziko el la nordoriento de Brazilo, kun balado, rokmuziko, sambo kaj nordamerika bluso. Kvar fojojn ŝi jam gajnis la premion Grammy pri latinamerika muziko.[1]

Elba Ramalho
Persona informo
Naskonomo Elba Maria Nunes Ramalho
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1951 (1951-08-17) (72-jaraĝa)
en Conceição (Paraibo)
Lingvoj portugalabrazilportugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Edz(in)o Maurício Mattar
Infano Luã Yvys
Parencoj Zé Ramalho
Okupo
Okupo kantistokomponistogitaristoaktoro
TTT
Retejo http://www.elbaramalho.com.br/
vdr

Biografio redakti

Familio Ramalho translokiĝis en 1962 de Conceição al Campina Grande. Elba jam frue ricevis muzikajn inspirojn de sia patro. En 1968 ŝi komencis ludi frapinstrumentaron kaj fariĝis membro de la virina bando As Basas. En 1974 ŝi transloĝiĝis al Rio-de-Ĵanejro, kie ŝi kunprezentis en muzikaloj. Kun la libera teatrogrupo "Chegança" Ramalho prezentvojaĝis tra Brazilo. La grupo prezentis eksperimentemajn teatraĵojn, en kiuj ili uzis elementojn el verkoj de Bertolt Brecht kaj Kurt Weill.[2] Sian unuan kinofilman rolon Ramalho ricevis en 1976 en la dramo Trem Fantasma, kaj ankaŭ en la sekvaj jaroj ŝi okupis kromrolojn en la filmoj Morte e Vida Severina (1977) kaj República dos Assasinos (1979); intertempe ŝi rolis en la teatraĵo el 1978 A ópera do malandro inspirata de Chico Buarque. Ŝia prezentado de „O meu amor” kun Marieta Severo rikoltigis al ŝi unuan surdiskigo-kontrakton kun la diskeldonejo CBS. Ŝi kunlaboris kun multaj tutmonde konataj brazilaj artistoj, elstarigendaj el inter ili estas Alceu Valença, Geraldo Azevedo kaj ŝia kuzo Zé Ramalho.

Diskaro redakti

  • 1979: Ave de prata — vinildisko
  • 1980: Capim do vale — vinildisko
  • 1981: Elba — vinildisko
  • 1982: Alegria — vinildisko
  • 1983: Coração brasileiro — vinildisko
  • 1984: Fogo na mistura — vinildisko
  • 1985: Do jeito que a gente gosta — vinildisko
  • 1986: Remexer — vinildisko
  • 1987: Elba — vinildisko
  • 1988: Fruto — vinildisko
  • 1989: Popular Brasileira — vinildisko
  • 1990: Ao Vivo — vinildisko
  • 1991: Felicidade Urgente — vinildisko
  • 1992: Encanto — vinildisko
  • 1993: Devora-Me — vinildisko
  • 1995: Paisagem — lumdisko
  • 1996: Leão do Norte — lumdisko
  • 1996: Grande Encontro — lumdisko
  • 1997: Baioque — lumdisko
  • 1997: Grande Encontro II CD
  • 1998: Flor da Paraíba— lumdisko
  • 1999: Solar—lumdisko
  • 2000: O Grande Encontro III — lumdisko
  • 2001: Cirandeira — lumdisko
  • 2002: Elba canta Luiz — lumdisko
  • 2003: Elba canta Luiz ao vivo — lumdisko
  • 2005: Dominguinhos – Baião de Dois — lumdisko
  • 2007: Qual o Assunto Que Mais Lhe Interessa? — lumdisko
  • 2009: Balaio de Amor — lumdisko
  • 2010: Marco Zero – Ao Vivo — lumdisko

Filmaro redakti

  • 1976: Trem Fantasma
  • 1977: Morte e Vida Severina
  • 1979: República dos Assassinos
  • 1980: Prova de Fogo
  • 1981: Morte e Vida Severina (televidfilmo)
  • 1984: Para Viver Um Grande Amor
  • 1986: Ópera do Malandro
  • 1990: Lambada
  • 1996: Não Fuja da Raia (televidserio)
  • 1997: Mandacaru (televidserio)
  • 1997: Sai de Baixo (televidserio)
  • 2006: Alabê de Jerusalém (vidbenda filmo)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti