Eldonejo Chick (Ĉik) (angle Chick Publications) estas eldonejo estrata de Jack Chick kiu verkas kaj vendas religiajn broŝurojn, DVD-ojn, vidbendojn, librojn, afiŝojn, kaj (plej fame) komiksajn traktaĵojn en pli ol cent lingvoj (eĉ Esperanto [1]). La eldonaĵo antaŭenigas fundamentisman Kristanismon. La komiksoj plejparte temas pri diversaj agadoj, ekzemple okultismo, Katolikismo, Islamo, aborto, samseksemo, ktp, kiujn preskaŭ ĉiuj fundamentismaj kristanoj taksas pekaj. Aliaj komiksoj temas pri ŝajne ordinaraj aferoj kiel rolludoj kaj populara muziko. Subtenantoj de la komikso diras ke ĉiuj komiksoj havas la saman mesaĝon: savo per Jesuo Kristo.

Resumo redakti

La komiksaj traktaĵoj estas skribitaj kaj ofte desegnitaj de Chick mem. La bildoj en la komiksaj traktaĵoj ofte estas simplaj, sed okulfrapaj. Ties ŝajne naiva stilo kaj dogmemaj mesaĝoj popularigas ilin inter iuj nekristanoj, kiujn ili amuzas. La ŝoka stilo de la komiksoj fojfoje pensigas tiujn, kiuj unue renkontas Chick, ke temas pri parodio simila al Landover Baptist Church. Sed Chick kaj lia eldonejo tute sinceras, kaj serioze antaŭenigas sian version de Kristanismo, kaj multaj homoj serioze kredas la enhavojn, kiuj fakte estas mildaj, komparate al tiuj de, ekzemple, Fred Phelps.

Eldonejo Chick ankaŭ vendas pli konvenciajn nekomiksajn librojn pri ĉi tiuj samaj temoj, de aŭtoroj krom Chick. Multaj el ĉi tiuj estas fontoj por la traktaĵoj de Chick.

Subtenantoj fordonas la traktaĵojn rekte (ekzemple, Chick kuraĝigas kristanojn doni la kontraŭ-Halovinajn traktaĵojn al infanoj kun halovina dolĉaĵo). Pli ofte, oni distribuas ilin en publikaj lokoj, kie ili troviĝos kaj legiĝos, ekzemple en necesejoj, kaŝmaŝinoj, kaj lavaŭtomatejoj. Tiu strategio celas atingi tiujn, kiuj rezistas predikistojn, kaj allogas ilian scivolemon.

Ekzempleroj el la traktaĵoj de Chick estas en la Instituto Smithsonian kiel parto de usona kulturo.

Kritikoj de verkoj de Chick redakti

Iuj kritikas la asertojn de Chick, precipe la komiksaj traktaĵoj, kaj taksas ilin ofendaj kaj eĉ absurdaj. La asertoj aperas en aliaj kristanaj eldonaĵoj, sed la traktaĵoj de Chick havas tiom klaran rektan tekston kaj vastan distribuadon ke ili estas precipe videblaj celoj por kritiko. Inter la asertoj estas:

Cetere, kritikantoj de Chick diras ke li misreprezentas - ekzemple, la traktaĵo Granda Paĉjo (Big Daddy) akuzas evoluismajn sciencistojn pri cirkla rezonado kiam ili determinas datojn de geologiaj stratumoj per la fosilioj, kaj ne informas la legantojn ke la kutima tekniko fakte estas radiometra.

La teorioj pri katolikaj/framasonismaj/satanaj konspiroj ktp plejparte dependas de la atestoj de homoj kiuj asertas ke ili estis membroj de ĉi tiuj grupoj, antaŭ ol ili kristaniĝis, ekzemple Rivera kaj Schnoelbelen. Multaj el la Chick-kritikantoj konsideras ĉi tiujn fontojn kiel fraŭdojn, sed multaj kristanaj subtenantoj konsideras ĉi tiujn asertojn kiel verajn. Plia diskuto aperas en paĝoj por Alberto Rivera kaj William Schnoebelen.

Defendo de verkoj de Chick redakti

Multaj kristanoj, ambaŭ pasintaj kaj nunaj, kredas kiel Chick. Dum la plejmulto da homoj eble kredas ke la asertoj de Chick ridindas, estas nebagatela minoritato kiu konsentas kun la asertoj.

Iuj malakceptas la konspirajn teoriojn (pri katolikismo, framasonismo, ktp) sed akceptas la "kristaniĝu aŭ iru al infero", do ili subtenas la traktaĵojn de Chick. Ŝajne multaj homoj interesiĝas pri legado de la malpli polemikaj komiksoj. Iuj rigardas Chick kiel persekutata kaj asertas ke persekutado estas signo de liceco.

Iuj asertas ke la polemikaj libroj neniam malpruviĝis. Multaj el la libretoj havas subtenantajn aludojn al aliaj libroj, la biblio, kaj historiaj faktoj, sed kritikantoj diras ke ĉi tiuj fontoj ofte estas misreprezentitaj, aŭ estas mem nefideblaj. Chick asertas ke li ricevis multajn minacojn kontraŭ sia vivo, pro siaj libroj kiuj rivelas diversajn sekretojn; se li ricevis tiajn minacojn, tio supozeble subtenas lian pozicion. Iuj kristanoj sugestas ke kelkaj teorioj de Chick jam pruviĝis de la mondpolitiko de Unuiĝintaj Nacioj kaj aktualaj politikaj kaj sociaj eventoj en ĉi tiu nova jarmilo.

Notindaj traktaĵoj redakti

Unu el la plej famaj kaj oft-satirigitaj (ekz [27] Arkivigite je 2004-12-05 per la retarkivo Wayback Machine) traktaĵoj estas "Mallumaj karceroj" (Dark Dungeons), kiu temas pri grupo de junuloj rolludantaj Drakoj kaj Galerioj ("Dungeons & Dragons"). Kiam persono en la ludo mortiĝas, la ludantino Marcie malfeliĉas kaj finfine mortigos sin. Ŝia amikino Debbie kristaniĝas kaj bruligas sian rolludajn librojn.

Alia fama traktaĵo estas "Jen via tuta vivo" (This Was Your Life), pri homo kiu mortiĝas kaj estas juĝata de Dio. La homo vivis bone, sed diris ke li ne bezonis Kriston. Li iras al infero. Estas Esperanto traduko.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala redakti