Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas

Elefantina (arabe جزيرة الفنتين, greke Ελεφαντίνη) estas insulo de Egiptio, ĉe la rivero Nilo, apuda al la unua akvofalo, fronte al la moderna urbo Asuano, mezurante 1.350 metrojn longe kaj 780 metrojn larĝe. La antikvaj ruinoj de la urbo Elefantina iĝas parto de la Monda heredaĵo de Unesko ekde 1979, sub la pli ampleksa Subĉiela Muzeo Nubio kaj Asuano[1][2][3][4].

Elefantina
Okcidenta flanko de la insulo ĉe la rivero Nilo.
Okcidenta flanko de la insulo ĉe la rivero Nilo.
rivera insulo
Geografia situo 24° 5′ N, 32° 53′ O (mapo)24.08333333333332.883333333333Koordinatoj: 24° 5′ N, 32° 53′ O (mapo) f1
Elefantina (Egiptio)
Elefantina (Egiptio)
DEC
Elefantina
Elefantina

Map

Insulo vidata ekde hotelo Oberoi
Insulo vidata ekde hotelo Oberoi
vdr

La nomo Elefantina estas la traduko de la malnovegipta AbAbu (ȝbw), kio estas elefanto, la araboj nomis ĝin "Insulo de la Floroj".

En la Antikvo ĝi estis ĉefurbo de la 1a nomoso de la Supra Egiptio, To-Jentit "La landlimo".

Ĝi estis tre grava ekde antikvaj epokoj ĝis la greka periodo pro ĝia apudeco al la unua akvofalo, natura landlimo, en kiu troviĝis grava garnizono, kiu regis la sudajn vojojn de Egiptio[5].

En Elefantina estis kultata la trio formita el Ĥnum, Satet kaj Anuket. Ĉiuj temploj estis detruitaj de la persa reĝo Kambizo la 2a, filo de Kiro la 2-a, inter 525 kaj 522 a. K.

Referencoj redakti

  1. Merriam-Webster's Geographical Dictionary, Third Edition (Merriam-Webster, 1997; ISBN 0877795460), p. 351.
  2. P. G. P. Meyboom. (1994) The Nile Mosaic of Palestrina: Early Evidence of Egyptian Religion in Italy. BRILL, p. 52. ISBN 90-04-10137-3.
  3. Botta, Alejandro. (2009) The Aramaic and Egyptian Legal Traditions at Elephantine: An Egyptological Approach. T&T Clark, p. 15–116. ISBN 978-0567045331.
  4. Grabbe, Lester L.. (2011) A History of the Jews and Judaism in the Second Temple Period (vol. 2). Bloomsbury T&T Clark, p. 103. ISBN 978-0567541192.
  5. Ian Shaw, Ed, Oxford History of Ancient Egypt, New York, 2000, page 206