Elek BENEDEK estis hungara verkisto kaj publicisto naskiĝinta la 30-an de septembro 1859 en Kisbacon, Hungario kaj mortinta la 17-an de aŭgusto 1929 en Băţanii Mici, Rumanio. Li estis la patro de verkisto Marcell Benedek, avo de literaturhistoriisto Dénes Lengyel.

Elek Benedek
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1859 (1859-09-30)
en Bățanii Mici
Morto 17-an de aŭgusto 1929 (1929-08-17) (69-jaraĝa)
en Bățanii Mici
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Liberal Party vd
Familio
Infanoj Marcell Benedek vd
Parencoj Dénes Lengyel • Miklós Lengyel • István BenedekAndrás Benedek vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistopolitikisto • verkisto de porinfana literaturo vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kovrilpaĝo de Benedek: Hungaraj fabeloj, HEA, 1979

Biografio redakti

Elek Benedek lernis en Székelyudvarhely kaj Budapeŝto. Li estis ankoraŭ studento, kiam eldonis sian unuan folklorajn kolektaĵojn. Li estis kunlaborinto kaj fondinto de pli multaj ĵurnaloj kaj revuoj (Budapesti Hírlap, Ország-Világ, Az Én Újságom, Magyar Világ, Magyar Kritika, Magyarság, Néptanítók Lapja). En 1921 li loksidiĝis en sia naskiĝvilaĝo kaj surprenis grandan taskon por organizi la hungaran kulturan kaj literaturan vivon en Transilvanio. Li redaktis la plej altnivelan infanrevuon de la tiama epoko sub titolo Cimbora (Bonkunulo). Lia ĉefverko estas la kvinvoluma Magyar mese- és mondavilág (Hungara fabel- kaj legendmondo) (1894-1896). Ekde 2005 la naskiĝtago de la verkisto en Hungario estas la Tago de Popolfabelo. Laŭ [1] li apartenis al framasonoj. Li estis membro de Societo Kisfaludy.

Bibliografio redakti

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti