Ĉi tiu artikolo temas pri konduto de elektro tra jonigita gaso. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arko.

Elektra arkolumarko[1] estas kontinua luma malŝargo de elektro trans izola medio. Ĝi estas unu el tipoj de procezoj de fluado de elektra kurento tra gaso inter du konduktiloj. Ĝi estas nomita ankaŭ voltaeca arko.

Elektra arko inter du najloj
maldezirinda elektra arko inter trajno kaj supertraka kontakta lineo

Ĝi diferenciĝas de la aliaj tipoj de procezoj de fluado de elektra kurento tra gaso per:

  • Granda valoro de kurento per areo;
  • Relative malgranda tensio inter la konduktiloj (ĉirkaŭ 30 ... 60 V);
  • Granda temperaturo, kutime la temperaturo estas limigita ĉefe per bolado de materialo de la konduktiloj, do ĉirkaŭ 3000 ... 10000 C;
  • Lumarko estas plejofte akompanata de (maldezirinda) iompostioma vaporiĝo de la elektrodoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 109