Elektromagneta spektro

La elektromagneta spektro estas la rezulto de la analizo de disigita kompleksa elektromagneta radiado laŭ ties malsamaj kumetitaj frekvencoj , periodoj, ondolongojenergioj de fotonoj.

La frekvenco ( ), la periodo ( ), la ondolongo ( ) kaj la energio ( ) de elementa elektromagneta ondo rilatas po du el la kvar grandoj dank'al:

laŭ tiuj formuloj:

por la transportita energio de fotono ,
pri la movo de (relativeca) fotono en vakuo;

do ankaŭ:

.

Principe la ebla etendaĵo de elektromagneta spektro estas infinita kaj kontinua. Tamen oni konsideras ke la plej alta limo de ondolongo estas la dimensio de la universo mem, kaj ke la plej malgranda limo estas proksimume la longo de Planck. Dum la spektroj de solidaĵoj kaj de likvaĵoj estas kontinuaj (vidu la leĝon de Wien), la gasoj okazigas spektrojn de sorbo kaj de elsendo kiuj estas nur spektraj linioj.

DIVERSAJ KAMPOJ DE ELEKTROMAGNETA SPEKTRO LAŬ LA ONDOLONGO, LA FREKVENCO AŬ LA ENERGIO DE FOTONOJ

La ĉisupra abako desegnas la rilatojn inter frekvencoj, ondolongoj kaj energioj, de la mallongaj radioondoj ĝis la gamaradioj; la videbla spektro rilatas al la frekvencoj inter 3,8x1014 Hz kaj 7,6x1014 Hz .

Historia origino redakti

Du el plej malnovaj klarigoj de optika spektro okazis de Isaac Newton kiam li verkis (1704) la libron "Opticks" (Optiko), kaj poste (1810) de Johan Wolfgang von Goethe kiu skribis "Farbenlehre" ("Instruo pri koloroj").

Newton, la unuan fojon, uzis la vorton "spektron" (de latina vorto spectrum kiu signifas "ŝajnon" aŭ "aperon") en teksto de 1671 kiu priskribis siajn eksperimentojn pri optiko. Newton observis ke, kiam malgranda blanka radiado de suno trafas la supraĵon de prismo el vitro sub ia angulo, unu parto de la radiado estas reflektita, alia parto ne rekte transiras (refrakto) kaj pluraj koloraj bendoj aperas. Newton hipotezis ke lumo konsistas el korpuskloj de malsamaj koloroj, kaj ke ĉiu kolora radio vojas per sia propra rapido tra travidebla medio: la ruĝa koloro (la plej rapida) estas malpli deviita ol la viola koloro transpasante la prismon, kio kreas koloran spektron.

Christiaan Huygens en 1678 proponis teorion de la osciliĝanta naturo de la lumo kiun li eldonis dum 1690 per la libro "Traktato pri la lumo".

Goethe deklaris ke la kontinua spektro estis fenomeno posedanta duoblan aspekton. Newton malgrandigis la diametron de la lumradiado por esplori la fenomenon. Kontraŭe Goethe grandigis la aperturon kaj observis ne spektron, sed anstataŭe oranĝkolorajn kaj bluverdajn cirklajn randojn kun blanka bendo inter ili. La spektro aperas nur kiam tiuj randoj kunkonfuziĝas.

Nun la fizika komunumo konsideras ke elektromagnetaj ondoj konsistas el fotonoj kiuj posedas ambaŭ proprecojn de ondoj kaj de partikloj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti