Elektromuziko, en angla Electroelectro-funk (elektrofunko)[1][2] estas ĝenro de elektronika muziko kaj de frua hiphopo rekte influita de la uzado de la tamburmaŝinoj Roland TR-808,[3][4] kaj funko.[5][6] Diskoj de tiu ĝenro tipe uzas tamburmaŝinojn kaj fortajn elektronikajn sonojn, kutime sen voĉo, kvankam se estas kanto ili prezentiĝas en senemocia maniero, ofte tra elektronika distordo per vocodingparolkesto. Tiu estas la ĉefa diferenco inter "elektro" kaj antaŭaj elstaraj ĝenroj kiaj diskoo, en kiu la elektronika sono estis nur parto de la instrumentaro. Ĝi evidente ankaŭ devojiĝas el sia antaŭaĵo boogie ĉar estas malpli voĉ-orientita kaj pli fokusita al elektronika frapado produktita per tamburmaŝinoj.

Afrika Bambaataa (maldekstre) en 2004.

Post la eksmodiĝo de la diskoa muziko en Usono, "elektro" aperis kiel fuzio de funko kaj de novjorka boogie. Dekomenca hiphopo kaj repo kombinitaj kun germanaj kaj japanaj influoj de elektronika popmuziko kiel de Kraftwerk kaj de Yellow Magic Orchestra (YMO) inspiris la naskon de "elektro".[7] En 1982, produktisto Arthur Baker kun Afrika Bambaataa publikigis la mejloŝtonan "Planet Rock", kiu estis konstruita uzante miksaĵojn el la verko de Kraftwerk "Trans-Europe Express" (1977) kaj drumfrapoj havigitaj per TR-808. "Planet Rock" estis sekvita poste tiun jaron de alia elrompa elektro-disko, "Nunk" de Warp 9. En 1983, Hashim kreis elektro-funkan sonon kiu influis al Herbie Hancock, rezulte en lia sukcesa unuopaĵo "Rockit". La komencaj 1980-aj jaroj estis la pinta hegemonio de "elektro". Meze de la 1980-aj jaroj, la ĝenro forlasis siajn elektronikajn kaj funkajn influojn, uzante pli fortajn frapojn kaj rok-miksojn, ekzemple fare de Run DMC. "Elektro" iĝis denove populara fine de la 1990-aj jaroj kun artistoj kiel Anthony Rother kaj DĴ-oj kiaj Dave Clarke.[8] Tria tajdo de populareco okazis en 2007. "Elektro" disiĝis en diversaj branĉoj kaj subĝenroj, kiel elektrokerno kaj skweee, kiuj disvolviĝis en Svedio kaj Finlando.

Notoj redakti

  1. "Electro-Funk: What did it all mean?". Greg Wilson on electrofunkroots.co.uk. Alirita la 28an de oktobro 2019.
  2. Rap meets Techno, with a short history of Electro. Arkivigite je 2020-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Globaldarkness.com. Alirita la 28an de oktobro 2019.
  3. Gavin Weale (2001) The Future Sound Of Electro. Electroempire.com Alirita la 28an de oktobro 2019.
  4. Reynolds, Simon (2013). Energy Flash: A Journey Through Rave Music and Dance Culture. Soft Skull Press. "The dominant style at Hard Summer, provided by artists like Zedd, Erol Alkan and Bloody Beetroots, is what's been tagged 'electro house', although to my ears it has little relationship with either house or electro (in the original eighties 808-bass-bumping sense)."
  5. Elektro mem estas muzika stilo kiu miksas "funk & synthesizers with elements of hip-hop", laŭ Dent, Susie (2003). "The Language Report": 43.
  6. Sean 'P-Ski' P (1995) Electro – What Does It Mean?. Electroempire.com Alirita la 28an de oktobro 2019.
  7. "Electro". Allmusic. Alirita la 28an de oktobro 2019.
  8. Ishkur (2005). [techno.org/electronic-music-guide/electro.swf "Ishkur's guide to Electronic Music".] Alirita la 28an de oktobro 2019.

Eksteraj ligiloj redakti