Elektronika Stabiliga Programo

Electronika Stabiliga Programo (ESP) estas aktiva sekureca sistemo.

ESP piktogramo

ESP subtenas la veturigiston kiam tiu alvenas en kritika situacio ĉe kio la veturilo povus ekgliti aŭ jori: dum subita flankenirado pro obstakloj aŭ malhelpaĵoj, pro erare taksitaj kurboj aŭ perfida pavimo.

Historio redakti

La unuan ESP-sistemon elpensis la nederlandano Anton van Zanten, li laboris ĉe Robert Bosch GmbH. Mercedes-Benz estis la unua aŭtomarko kiu instalis ĝin en aŭtomobilo kaj enmerkatigis ĝin sub la nomo Elektronisches Stabilitätsprogramm. ESP estas de disvolvigistoj kaj kelkaj aliaj partioj en 1995 amase enmerkatigita. Mercedes-Benz estis la unua konstruisto kiu, en 1999, ESP norme instalis en siaj modeloj. Intertempe ankaŭ aliaj aŭtofabrikistoj norme aplikas ESP-on en novaj modeloj.

Funkciado redakti

Mikroprocezilo kontrolas la signalojn de la ESP-sensoroj kaj komparas 25 foje en sekundo ĉu la deziroj de la veturigisto kaj la veturildirekto konformas. Se la veturilo movas en alia direkto ol la stirdirekto indikas, ESP tuj reagas. ESP tiam celdirekte bremsas la apartajn radojn pro kio la veturilo estas stabiligata kaj stiras al la ĝusta direkto. Aŭto kun ESP aŭtomate ankaŭ havas du aliajn aktiajn sekureco-sistemojn: antibloka sistemo (ABS) kaj trakciokontrolo (ASR). ABS preventas ke la radoj blokas dum bremsado pro kio la veturilo fariĝus nedirktebla. ASR (ankaŭ nomata TCS) preventas ke la propulsitaj radoj tro turnas (radspino), dum la akcelado, pro kio la kontakto kun la vojo perdiĝus kaj ili ne akiras optimuman akcelon. Dum ABS kaj ASR influas la longodinamikon de la veturilo, ESP krom tio influas la traversodinamikon. ESP pro tio garantias stabilan veturkonduton en ĉiuj direktoj.