Elektrostatika malŝargo

Elektrostatika malŝargo estas la mallongdaŭra fluo de elektro inter du elektre malsame ŝargitaj korpoj kaŭzita de kontakto, elektra fuŝkontakto, aŭ trarompo de dielektriko.

Elektrostatika malŝargo en formo de fulmoj

La elektrostatika malŝargo okazas, kiam malsame ŝargitaj korpoj estas proksimigataj aŭ kiam la dielektriko inter ili iĝas konduktanta (trarompa malŝargo). Ofte kreiĝas videbla sparko.

Elektrostatika malŝargo povas krei grandegajn elektrajn sparkojn (ekz. fulmojn). Sed ankaŭ la malgrandaj formoj, kiuj povas esti nek viditaj nek aŭditaj, povas sufiĉi por kaŭzi difekton en sentemaj elektronikaj aparatoj.

Elektrostatika malŝargo povas kaŭzi vicon da damaĝaj efikoj de graveco en industrio, inkluzive eksplodoj de gaso, fuelvaporokarbopolvo. Ĝi povas okazigi ankaŭ detruon de elektronikaj komponentoj kiel ekzemple integraj cirkvitoj.

Elektronikoproduktantoj tial establas elektrostatike protektitajn areojn, uzante materialojn, kiu malfacile ŝargiĝas, kaj kontrolante humidecon.