Elemér Balogh [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Elemér estis hungara kalvinana pastro, episkopo.

Elemér Balogh
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1866 (1866-02-06)
en Székesfehérvár
Morto 16-an de aprilo 1938 (1938-04-16) (72-jaraĝa)
en Bratislavo
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo kalvinana pastro
vdr

Elemér Balogh[1] naskiĝis la 6-an de februaro 1866 en Székesfehérvár (Hungara reĝlando), li mortis la 16-an de aprilo 1938 en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio).

Biografio redakti

Elemér Balogh maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li studis teologion en Kalvinana Teologia Akademio (1884–1888) kaj Free Church College en Edinburgo (1890–1891). Intertempe li estis pastro en Pozsony (1888-1890). Hejmenveninta el Skotlando unue li estis pastro en Budapeŝto, poste ekde 1895 denove en Pozsony. En 1912 li estis nomumita episkopo. Depost naskiĝo de Ĉeĥoslovakio en 1921 li iĝis episkopo de la kalvinanaj hungaroj en Ĉeĥoslovakio. Li faris pioniran laboron por krei novan episkopejon, krome li faris valorajn historiajn esplorojn. Li havis bibliotekon kun 25 mil da volumoj. Li parolis 25 lingvojn. Li edziĝis en 1894.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • The martyrs of the Reformed Faith of Pozsony 1674–1676 (1899)
  • Kocsi Csergő Bálint „Narratio brevis…” művének X–XII. fejezete (1902)
  • A pozsonyi református egyházközség rövid története (1913)
  • Historical Facts (1928)
  • Csehszlovák–magyar történelmi kapcsolatok (1931)

Fontoj redakti

Referencoj redakti