Elemér Halász-Hradil

Elemér Halász-Hradil [halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász-Hradil Elemér, slovake Elemír Halász-Hradil estis hungara, poste ĉeĥoslovakia pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomo estis Hradil ĝis 1903.

Elemér Halász-Hradil
Persona informo
Naskonomo Hradil Elemér
Naskiĝo 18-an de aprilo 1873 (1873-04-18)
en Miskolc
Morto 9-an de decembro 1948 (1948-12-09) (75-jaraĝa)
en Košice
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Memorigilo Elemér Halász-Hradil
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
vdr
Komuna memortabulo pri Elemér Halász-Hradil kaj Lajos Csordák

Elemér Hradil [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1873 en Miskolc (Hungara reĝlando), li mortis la 9-an de decembro 1948 en Košice (Ĉeĥoslovakio).

Biografio redakti

Elemér Hradil estis literofarbisto en Vieno inter 1982-1894, poste li soldatiĝis. Li studis pentroarton en Munkeno en privata lernejo de Simon Hollósy inter 1897 kaj 1901, poste 2 jarojn en akademio Julián en Parizo helpe de stipendio, fine denove en Munkeno. Li pentradis en Artistkolonio (Nagybánya) (1898-1900) kaj Artistkolonio (Szolnok) (1908). Li plulernis en majstrolernejo de Gyula Benczúr en la jaroj 1913 kaj 1914. Dum la 1-a mondmilito li estis milita pentristo, poste li translokiĝis al Košice, kie li instruis en sia privata pentrista lernejo. Li establis atelieron kun Lajos Csordák.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Nagybánya, Budapeŝto ekde 1897
  • Kassa (1902, 1909, 1912)
  • Košice (1920, 1929, 1953, 1979, 1998, 2007)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Munkásfiú portréja (ĉ. 1899)
  • Faunok és nimfa (1901)
  • Cigánybál (1913)
  • Fürdőzők
  • Gyerekek
  • Havas erdő
  • Borkostoló
  • Vidéku táj
  • Csendélet a tornácon
  • Női portré
  • Őrkunyhók
  • Vitorlás
  • Fiatal lány enteriőrben

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti