Elena POPTODOROVA (bulgare Елена Бориславова Поптодорова-Петрова) (naskiĝis la 31-a de aŭgusto de 1951) estas bulgara politikistino kaj diplomatino, kiu dufoje servis kiel la Ekstrema kaj Plenpova Ambasadorino de Bulgario en Usono.

Elena Poptodorova
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1951 (1951-08-31) (72-jaraĝa)
en Sofio,  Bulgario
Lingvoj bulgaraanglaitala
Ŝtataneco BulgarioPopola Respubliko Bulgario
Alma mater Sofia Universitato • Assumption University • Universitato de Nacia kaj Monda EkonomiojSofia Universitato
Subskribo Elena Poptodorova
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto
vdr

Junaĝo redakti

Elena Poptodorova naskiĝis la 31-a de aŭgusto de 1951 jaro en urbo Sofia. En 1974 jaro ŝi ricevis diplomon de angla kaj itala lingvistiko kaj literaturo en filologia fakultato de Sofia Universitato. Poste ŝi studis en mallongatempaj kursoj en la Universitato de Leeds (1974 jaro) kaj en la Universitato de Sieno (1976-1978 jaroj), post kiam ŝi studis en la duonjara kurso pri internaciaj rilatoj kaj diplomatio en la Universitato de Nacia kaj Monda Ekonomiko en Sofio.

Diplomata kariero redakti

 
Elena Poptodorova kun Richard Nixon en Varna, 1982 jaro

Elena Poptodorova komencis sian laboron en la ministerio pri eksterlandaj aferoj de Popola Respubliko Bulgario en 1975 jaro kiel tradukisto por la registaro de Bulgario (ŝi ankaŭ estis personala tradukistino de Todor Ĵivkov). Poste ŝi komencis ŝian diplomatikan karierio kaj laboris komence kiel tria sekretario, poste, inter 1987 kaj 1990 jaro, kiel ĉefkonsulo de Bulgario en San-Marino kaj plenpovulo en ambasadorejo de Bulgario en Romo.

Inter junio de 2001 jaro kaj januaro de 2002 jaro ŝi okupis ofison de direktoro de Administrejo por internaciaj organizoj kaj homaj rajtoj de ministerio pri eksterlandaj aferoj de Bulgatio.

Ekde 30-a de januaro de 2002 jaro ĝis la 21-a de aŭgusto de 2008 jaro ŝi estis ambasadorino de Bulgario en Usono.

Ekde 2008 jaro ĝis la 2009 jaro ŝi okupis ofison de spaciala ambasadorino por nigremara regiono.

Ekde 2009 jaro ĝis la 2010 jaro ŝi estis estrino de direkcio por politiko de sekureco en ministerio de eksterlandaj aferoj de Bulgario.

Ekde 2010 jaro ĝis la 2016 jaro Elena Poptodorova ankoraŭ okupis ofison de ambasadorino de Bulgario en Usono.

En septembro de 2016 jaro Poptodrova estis nomumita estrino de Centre Eŭropa sekcio de Usona Juda Komitato. La 1-a de marto de sekvanta jaro ŝi devis demisii pro personaj kialoj. [1]

Elena Popodorova flue parolas la anglan, la italan, la francan, kaj la rusan lingvojn.

Politika kariero redakti

Elena Poptodorova komencis sian politikan karieron post la falego de socialisma reĝimo en Bulgario en 1989 jaro. Ŝi estis unuafoje elektita kiel deputatino de la Nacia Asembleo de Bulgario, el la listo de la Bulgara Socialisma Partio kaj ŝi estis parlamentestrino de de parlamenta grupo de Bulgara Socialisma Partio. Ŝi estis denove elektita en la 36-a, 37-a kaj 38-a Naciaj Parlamento. Ŝi laboris en la komitatoj de eksterlandana politiko, nacia sekureco, radio kaj televido, homaj rajtoj kaj agrikulturo. Ŝi estis vicprezidanto de la delegacio de Bulgario en la Interparlamenta Unio, membro de la naciaj delegacioj en la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo (PAKE) kaj la Komuna Parlamenta Komitato ‘Bulgario-Eŭropa Unio’. Ŝi ankaŭ servis kiel viceprezidanto de la Inter-Eŭropa Parlamenta Forumo de Loĝantaro kaj Disvolviĝo (IEPFLD).

En la fino de 1990-aj jaroj Elena Poptodorova estis unu el ŝlosilaj membroj de la politika partio «Bulgaraj Eŭropaj Maldekstraj».[2]

Nuntempa laboro redakti

Nuntempe, Elena Poptodrova estas viceprezidanto de la Asocio de Atlantika Traktato[3] kaj direktoro pri eŭropa-atlantika agado en la Atlantika Klubo de Bulgario.[4]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti