Laŭ la helena mitologio Eleoso (Έλεος en la greka lingvo) estis demonino kiu personigis kompaton, karitaton kaj mizerikordon. Kvankam bonvola spirito, ŝi naskiĝis el Erebo (mallumo) kaj Nikso (nokto). Ŝia kontraŭa demonino estis Anaideio (krueleco).

Eleoso
greka dio
Informoj
Sekso vira
Patro Erebo
Patrino Nikso
vdr

Paŭzanio esprimis en sia verko sian surprizon, ĉar nur la atenanoj kultis Eleoson, kiu li opinias estis la plej utila dio por homoj. En la agoro de Ateno troviĝis altaro dediĉita al la demonino kaj tre modeste dekoraciita. Tie troviĝis nek statuoj nek solenaj ceremoniaroj, ĉar kompato loĝas nur en homaj koroj.

En la altaro de Eleoso ĉiuj petuloj, eĉ la plej hororaj krimuloj, estis bonvenaj. Tial, ĉiuj kiuj petegis la azilon de la atenanoj (ekzemple Adrasto aŭ la heraklidoj), rifuĝis tie por peti pardonon.