Elin Pelin

bulgara verkisto

Elin PELIN (bulgare Елин Пелин; naskiĝinta Dimitar Ivanov Stojanov (Димитър Иванов Стоянов) la 8-an de julio 1877 en Bajlovo; mortinta la 3-an de decembro 1949 en Sofio) estas konsiderata la plej bona verkisto pri vilaĝana vivo de Bulgario.

Elin Pelin
Persona informo
бен
Naskonomo Димитър Иванов Стоянов
Naskiĝo 18-an de julio 1877 (1877-07-18)
en Bailovo,  Otomana Imperio
Morto 3-an de decembro 1949 (1949-12-03) (72-jaraĝa)
en Sofio,  Popola Respubliko Bulgario
Tombo centra tombejo de Sofio vd
Lingvoj bulgara vd
Ŝtataneco Bulgario vd
Subskribo Elin Pelin
Profesio
Alia nomo Елин Пелин • Чичо Благолаж • Камен Шипков • Елчо • Пан • Пелинаш • Поручик • Мито • Чер Чемер • Иван Коприван • Горна Горчица • Катерина • Бокич • Слова vd
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo • bibliotekistoĵurnalisto • lerneja majstro • instruisto • prozisto • tradukisto vd
Laborkampo Bulgara literaturo • translating activity vd
Verkado
Verkoj La familio Gerak vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la 51-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto en 1966 Bulgara Esperanto-Teatro ludis la teatraĵon Dio absolvu de Elin Pelin. En 1977 ĝi ludis teatraĵon La ventmuelejo.

En Esperanto aperis redakti

  • Advokato. Tradukis N. Ĥstrioskoff. En: Amerika Esperantisto 11 (1912), n-ro 4 (majo), p. 25–27.
  • Aŭtuno. Rakonto. Tradukis Ivan H. Krestanof. En: La Revuo 1912, p. 300–304.
  • Falĉistoj. Rakonto. En: Bukedeto, Deisenhofen 1923, p. 12–20.
  • La familio Gerak. Tradukis Atanas D. Atanasov. Sofia 1924. 83 paĝoj.
  • Fratoj. Tradukis Georgi Fandikov. Sofia 1926. 16 paĝoj. (Bulgara bukedo 2.)
  • La advokato. Tradukis Ivan H. Krestanov. En: Esperanto 28 (1932), n-ro 386 (10), p. 140 (4)–141 (5).
  • Kvar rakontoj. Tradukis At. D. Atanasov. Sofia [1938 aŭ 1939]. Enhavas: Fratoj. Malfeliĉo. Sâlza Mladenova. Advokato.
  • Elektitaj rakontoj. Tradukis Simeon St. Hesapčiev. Stockholm 1948. 96 paĝoj. Enhavas: En la transa mondo. Andreŝko. Ĉe la sulko. La malfruiĝinta grenkampo. La maljuna bovo. Spasova Mogila. Bakita kukurbo. La ventmueliloj. Renkonto. La okuloj de sankta Spridono.
  • Falĉistoj. Tradukis Ivan Kovaĉev. En: Bulgara prozo, Sofio 1960, p. 65–70.