Elipsa galaksio estas galaksio, kiu diferencas de aliaj specoj de galaksioj en la Hubble-serio per la homogena lumdistribuo kaj la manko de evidentaj strukturoj kiel ĉe spiralaj galaksioj.

La giganta elipsa galaksio ESO 325-G004.

Elipsaj galaksioj estas relative helaj en la centro kun unue rapida kaj poste pli malrapida falo de la heleco survoje eksteren.La linioj de sama heleco (izofotoj) estas priskribeblaj sufiĉe precize per samcentraj elipsoj. En la Hubble-serio, elipsaj galaksioj klasifikiĝas laŭ la formo de tiuj elipsoj je klasoj E0 (cirklaj) ĝis E7 (tre plataj). La nombro post E estas la rezulto de 10(a-b)/a, en kio a estas la granda kaj b la malgranda akso de elipso. Pli frue oni supozis, ke tiu plateco rezultas el rotacio, kaj ke elipsaj galaksioj estas do rotaciaj elipsoidoj. Intertempe oni ekkonis tion kiel ne ĝenerale valida. Ekzistas aparte inter la plej lumaj elipsaj galaksioj sistemoj ne aŭ apenaŭ rotaciantaj, kiuj tamen aspektas plataj. Ilia malsama etendiĝo en la diversajn direktojn de la spaco estas rezulto de tio, ke la rapidec-vario de iliaj steloj dependas de la direkto.

La parto de elipsaj galaksioj el la tuto de galaksioj dependas forte de la ĉirkaŭaĵo. En galaksiriĉaj galaksiamasoj, preskaŭ duono de la galaksioj estas elipsaj, dum falas la parto en regionoj maldensaj je galaksioj sub 10%. En la centro de multaj galaksiamasoj troviĝas aparte mashava elipsa galaksio, aŭ simila speco de galaksio nomata cD-galaksio.

Multajn komunajn trajtojn dividas iom malpli lumaj elipsaj galaksioj kaj la centraj bulboj de spiralaj galaksioj. Oni diferencigu la elipsajn galaksiojn disde la mallumaj sferoidaj nanaj galaksioj, kiuj ja ankaŭ havas elipsan formon, sed sekvas alian rilaton inter heleco kaj grandeco.

Plej multaj steloj en elipsaj galaksioj estas aĝaj. Ankaŭ enhavas elipsaj galaksioj kutime tre malmulte da interstela materio el kiu povus ekesti novaj steloj. Pro ilia aĝo kaj alta centra steldenso oni ofte supozis, ke elipsaj galaksioj ekestis jam antaŭ 10 miliardoj da jaroj per rapida kolapso de unu sola granda gasnubo. Tia ideo tamen ne klarigas la malmultan rotacion de multaj elipsaj galaksioj, kaj ne kongruas kun unu el la bazaj supozoj de hodiaŭa kosmologio, nome ke strukturoj kiaj galaksioj ekestas per kunfandiĝo de pli malgrandaj unuoj. Aldone estas indikoj el teorio kaj observo, ke kunfandiĝo de du spiralaj galaksioj rezultas je elipsa. Sed ankaŭ tia meĥanismo ne kapablas klarigi ĉiujn ecojn de nunaj elipsaj galaksioj. La tempo kaj maniero de ekesto de elipsaj galaksioj estas objektoj de intensa esplorado, kaj ili ne nepre samas por ĉiuj tiuj galaksioj.

De la fino de la 1990-aj jaroj observoj pli kaj pli klare montras, ke en la centro de ĉiu elipsa galaksio kaj de ĉiu bulbo de spirala galaksio troviĝas pezega nigra truo kun maso de kelkaj milonoj de tiu de la galaksio resp. bulbo. La okazaĵoj en la ekesto kaj evoluo de galaksioj kaj de nigraj truoj, kiuj respondecas pri tiu rilato, estas ankoraŭ neklaraj.