Elisabeth Käsemann

Elisabeth KäsemannElisabeth Kaesemann 11-a de majo 1947 en Gelsenkirchen; 24-a de majo 1977 en Monte Grande, Argentino) estas unu el la plej konataj viktimoj de la argentina militista diktaturo (1976–1983). Ŝi studis en Bonaero kaj laboris kiel socia laboristino en la ĉefurbo. Por la regantaj milituloj ŝi estas suspekta pro tiu agado kaj post kiam ŝi helpis al persektutitaj homoj fuĝi al eksterlando oni deklaris ŝin, kiel kontraŭregistara teroristino. Je la 8-a de marto 1977 argentinaj sekurec-soldatoj enprizonigis ŝin. En sekreta malliberejo oni forte torturis ŝin kaj je la 24-a de majo 1977 ŝi estis pafekzekutita. La tiutempa germana registaro nenion faris por liberigi ŝin.

Elisabeth Käsemann
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1947 (1947-05-11)
en Gelsenkirchen
Morto 24-an de majo 1977 (1977-05-24) (30-jaraĝa)
en Bonaero
Mortokialo pafvundo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Ernst Käsemann
Okupo
Okupo sociologo • socia laboristo • revoluciulo • politika aktivisto
vdr

Vidu ankaŭ redakti