Eliza Wille
Eliza Wille denaska Sloman (naskiĝinta la 9-an de marto 1809 en Itzehoe, Holstinio; mortinta la 23-an de decembro 1893 en Mariafeld, Svisujo) estis germana verkistino de romanoj. En Zuriko ŝi konatiĝis kun Richard Wagner kaj verkis poste interalie etan libron pri siaj memoroj pri Wagner.
Eliza Wille | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gundalene Elisabeth Sloman |
Naskiĝo | 9-an de marto 1809 en Itzehoe |
Morto | 23-an de decembro 1893 (84-jaraĝa) en Meilen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | François Wille |
Infano | Ulrich Wille |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Verkoj redakti
- Dichtungen (Hamburgo en 1836)
- Felicitas (Lepsiko en 1850, 2 volumoj)
- Johannes Olaf (Lepsiko en 1871, 3 volumoj)
- Stillleben in bewegter Zeit (novelaro, Lepsiko en 1878, 3 volumoj)
Literaturo redakti
- Adolf Frey: Wille, Eliza. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 43. Duncker & Humblot, Lepsiko 1898, pj. 255–257.
Eksteraj ligiloj redakti
- Informoj pri Eliza Wille en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)