Elizabeth Blackwell

Elizabeth BLACKWELL (3-a de februaro 182131-a de majo 1910) estis la unua virino, kiu fariĝis kuracisto kaj okupiĝis pri medicino en Usono.

Elizabeth Blackwell
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1821 (1821-02-03)
en Bristolo,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Morto 31-an de majo 1910 (1910-05-31) (89-jaraĝa)
en Hastings,  Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Tombo Kilmun
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Bedford College • Geneva Medical College • State University of New York Upstate Medical University
Subskribo Elizabeth Blackwell
Familio
Patro Samuel Blackwell
Patrino Hannah Blackwell
Frat(in)oj Emily Blackwell • Henry Browne Blackwell • Anna Blackwell
Okupo
Okupo kuracisto • medical writer • eseisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • homrajta aktivulo • verkisto
vdr

Blackwell naskiĝis en Bristol, Anglio, kaj la familio elmigris al Usono en 1832. Ŝi serĉis lokon por studi medicinon kaj fine trovis lokon en Geneva, Novjorko. Ŝi diplomiĝis en 1849.

Poste ŝi vizitis Eŭropon kaj post multaj malfacilaĵoj ŝi trovis laboron unue ĉe La Maternite en Parizo kaj poste en la fama malsanulejo St. Bartholomews en Londono.

En 1851 ŝi revenis al Novjorko kaj sukcese praktikis medicinon.

Post 1869 ŝi loĝis en Londono kaj fondis tie en 1874 la Londonan medicinan lernejon por virinoj.[1]

Referencoj redakti